Programo
Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Virtuala Kongreso kaj Somerkursaro 2022

Por ligiloj al filmetoj en YouTube, iru al la Detala programo

Tempo en Sidnejo Sabato 8 Dimanĉo 9 Lundo 10 Mardo 11 Merkredo 12
(UTC+11) Sabata Zoom-ligilo
(krom kursaro)
Dimanĉa Zoom-ligilo
(krom kursaro)
Lunda Zoom-ligilo
(krom kursaro)
Marda Zoom-ligilo
(krom kursaro)
Merkreda Zoom-ligilo
(krom kursaro)
10:00 Malfermo AEA Jarkunveno
11:00 Esperanto-kurso
+ Diskutrondo
Esperanto-kurso
+ Diskutrondo
Esperanto-kurso
+ Diskutrondo
Esperanto-kurso
+ Diskutrondo
Esperanto-kurso
+ Diskutrondo
13:00 Paŭzo Paŭzo Paŭzo Paŭzo Paŭzo
14:00 Matematiko: Al senlimo kaj pretere – Jonathan COOPER Estonteco de Esperantaj filmoj – Alekso MILLER La prezidanto respondas – Duncan CHARTERS Virtualaj kursoj – Adonis SALIBA Kio okazis en 2021? – David RYAN
15:00 Daniel Kane – Charles STEVENSON Galerio de E-istoj en Aŭs. – Katja STEELE Kuiri kun Helen I – Helen PALMER Esperanto kaj Rusio – Dmitry LUSHNIKOV 15:00: Amuza rakonto pri mia knabeco – Trevor STEELE
15:15: La internacio – Dieter ROOKE
15:30 Paŭzo Paŭzo Paŭzo Paŭzo Paŭzo
16:00 Irana sansistemo – Keyhan SAYADPOUR Alternativa Diservo
Lirikoj – Kam LEE NZEA Jarkunveno
Sankta geometrio – Terry MANLEY Arto en Orienta Timoro – Teofilo Jose Maria de JESUS
17:00 Georgiaj gvidŝtonoj/Nov-farejo – Paul DESAILLY Seula E-Kulturcentro – LEE Jungkee Meditado – Chris KRÄGELOH 17:00: (Libera)
17:30: Kuiri kun Helen II
Montru kaj rakontu
18:00 Paŭzo Paŭzo Paŭzo Paŭzo Paŭzo
19:00 SAT – Vinko MARKOVO Esperanto en Azio – Atusi NISINAGA Magia spektaklo – Fukuda TOSHIRO Miaj verkoj – Trevor STEELE AMO (Aktivula Maturigo) – Stefan MacGILL
20:00 Vinilkosmo – Floréal MARTORELL SAT en Koreio – Paz Rugbeo – jOmO 20 jaroj de edukado.net – Katalin KOVÁTS Adiaŭa sesio: foto-konkurso, videoj/bild-prezentadoj

Detala programo

Salti al: • SabatoDimanĉoLundoMardoMerkredo

(Ne forgesu, ke tiu kongreso ne estas senkosta por nia asocio: bonvolu donaci. Dankon.)

Tempo en Sidnejo Tempo kie vi estas
Sesio
Sabato, 8a de Januaro 2022
Sab 08 Jan, 10:00 Malfermo
Informoj, klarigoj, informo pri la instruado kaj prezentadoj
Sab 08 Jan, 11:00 Esperanto-kurso kaj Diskutrondo

Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo

Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono)

Alekso instruis pri “falsaj amikoj” en Esperanto por anglaparolantoj. Li montris kaj klarigis utilajn ĉiutagajn esprimojn trovitajn en Esperanta literatura por helpi vin paroli pli "Esperanta" kaj malpli "komencanta."
Alexander taught about "false friends" in Esperanto for English-speakers. He showed and explained useful everyday expressions found in Esperanto literature to help you sound less green (as in new) and more green (as in vere verda) in Esperanto.
Mia Spektro 1930aj Poemoj

Alekso MILLER estas la vicprezidanto de Esperanto-USA kaj la fondinto de ĝia Usona Bona Film-Festivalo. Ekde 2016, li daŭre instruas Esperanton per lecionoj kaj mallongaj Esperantaj filmoj en sia jutuba kanalo, Exploring Esperanto. Li magistriĝis pri angla instruado (M.Ed) kaj bakalaŭriĝis (B.A.) pri aktorado ĉe la Universitato Liberty en Virginio kaj nun laboras en filmoj kaj televidprogramoj en la ĉefurbo de Georgio.
Alexander Vaughn Miller is the vice president of Esperanto-USA and the founder of its American Good Film Festival. He has been teaching Esperanto through lessons and short Esperanto films on his YouTube channel, Exploring Esperanto, since 2016. He holds a Master of Education in English and a Bachelor of Arts in Theatre from Liberty University in Virginia and now works in films and television shows in Atlanta, GA.

Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj)Sandor HORVATH (Aŭstralio)

Dum kvin sesioj ni esploris la situacion de rifuĝintoj en la pasinteco kaj nuntempe. Sandor prezentis je la komenco de ĉiu tago. Poste, la partoprenantoj mem kontribuis ion rilate al rifuĝintoj kaj ni spertis viglajn diskutojn.

Sab 08 Jan, 13:00 Paŭzo
Sab 08 Jan, 14:00 Matematiko: al senlimo kaj pretereJonathan COOPER (Aŭstralio)

La historio kaj evoluo de matematiko, kiel de aliaj fakoj, estis markitaj per serio da krizoj: tempoj kiam antaŭe akceptitaj principoj estis renversataj aŭ etendataj. Unu el la plej signifoplenaj kaj interesaj estas senlimo (∞). Tiu prelego ne postulas scion aŭ sperton pri matematiko, nur malferman kaj sciavidan menson.

Sab 08 Jan, 15:00 Daniel KaneCharles STEVENSON (Aŭstralio) (30 minutoj)

Charles prezentas la vivon de Daniel, klu parolis multajn lingvojn, sed Esperanto estis la plej ŝatata. Charles klarigas lian pasion por lingvoj kaj agnoskas lian kontribuon al la scio de la antikva ĉina lingvo.

Sab 08 Jan, 15:30 Paŭzo
Sab 08 Jan, 16:00 La irana sansistemoKeyhan SAYADPOUR (Irano)

Keyhan laboras kiel kuracisto en Teherano. Li klarigas la nunan sansistemon en Irano.

Sab 08 Jan, 17:00 Georgiaj gvidŝtonoj / Nov-farejoPaul DESAILLY (Aŭstralio)

Paul esploras la signifon de la Georgiaj Gvidŝtonoj (Georgia Guidestones) en Usono kaj malkovras kelkajn neatenditajn trajtojn. Li ankaǔ klarigas sian aktivecon en la Adelajda Fabriko de Novigado/Nov-farejo (Innovation Factory), kie le sukcesis varbi pri Esperanto en tute nova ĉirkaǔaĵo.

Sab 08 Jan, 18:00 Paŭzo
Sab 08 Jan, 19:00 SAT: centjaraVinko MARKOVO (Francio)

Vinko estas la nuna prezidanto de la plenum-komitato de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda). En 2021 SAT festis sian 100an datrevenon. Jen okazo resumi la riĉan historion de tiu grava Esperanto-asocio.

Sab 08 Jan, 20:00 EUROKKA, Vinilkosmo kaj Esperanto-muzikoFloréal Martorell

Eldonoj aperintaj en 2021 ĉe VINILKOSMO, projektoj por 2022 kaj evoluo de la ABONKLUBO. Post unua prezento de EUROKKA kaj la eldonejo VINILKOSMO farita pasintjare, Flo! (Floréal MARTORELL) prezentas la eldonojn aperintajn ĉe Vinilkosmo en 2021 kaj parolas pri la eldonprojektoj por 2022 kaj pri la evoluo de la ABONKLUBO. La tuto reliefigita per ilustraĵoj de muzik-videaj eltiraĵoj.

Dimanĉo, 9a de Januaro 2022
Dim 09 Jan, 10:00 Aǔstralia Esperanto-Asocio (AEA) – Jarkunveno
Dim 09 Jan, 11:00 Esperanto-kurso kaj Diskutrondo

Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo

Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono)
Bonvolu elŝuti Mia Spektro 1930aj Poemoj antaŭ la leciono.

Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj)Sandor HORVATH (Aŭstralio)

Dim 09 Jan, 13:00 Paŭzo
Dim 09 Jan, 14:00 La estonteco de Esperanto-filmojAlekso MILLER (Usono)

Alekso esploras siajn planojn por Esperanta kino, inkluzive de la Usona Bona Film-Festivalo. Li ankaǔ priparolas sian jutuban kanalon, Exploring Esperanto kaj respondas al demandoj.

Dim 09 Jan, 15:00 Galerio de esperantistoj en AǔstralioKatja STEELE (Aŭstralio) (30 minutoj)

Katja parolas pri la venontjare aperota libro de biografioj de aŭstraliaj esperantistoj (de la pioniroj ĝis la nunaj aktivuloj).

Dim 09 Jan, 15:30 Paŭzo
Dim 09 Jan, 16:00 Alternativa Diservo

Partoprenantoj estis invititaj voĉe kontribui inspirantajn legaĵojn, de iu ajn religio, libro aǔ alia fonto. Kvankam bazita sur religia praktiko, tiu sesio estis malferma al ĉiu, ĉu religia aŭ nereligia.

Dim 09 Jan, 17:00 SEK - Seula Esperanto KulturcentroŜlosilo (LEE Jungkee) (Koreio)

Ĉi-jare, la 1an de novembro la SEK festis sian 30an datrevenon. La fondinto, la motoro, la organizanto de SEK dividas kun ni la originon, la historion, la defiojn kaj la estontecon de tiu unika Esperanta asocio.

Dim 09 Jan, 18:00 Paŭzo
Dim 09 Jan, 19:00 Esperanto en Azio kaj OceanioAtusi NISANAGI (Japanio)

Atusi estas la prezidanto de KAEOM (Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto Movado) kaj li prezentas kaj priparolas kelkajn aspektojn de la Esperanto-movado en Azio kaj Oceanio.

Dim 09 Jan, 20:00 SAT en KoreioJUNG Hyunsoo/Paz (Koreio)

Paz esploras la historion de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) en Koreio, ĉefe laǔ sia persona sperto.

Lundo, 10a de Januaro 2022
Lun 10 Jan, 11:00 Esperanto-kurso kaj Diskutrondo

Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo

Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono)
Bonvolu spekti la filmeton Fajro! Fajro! kaj Aliaj Teatraĵetoj – La Plena Sonlibro antaŭ la leciono.

Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj)Sandor HORVATH (Aŭstralio)

Lun 10 Jan, 13:00 Paŭzo
Lun 10 Jan, 14:00 La prezidanto de UEA respondosDuncan CHARTERS (Usono)

La nuna prezidanto de UEA mallonge prezentas la nunan situacion de UEA kaj poste respondas al demandoj, eĉ tiklajn.

Lun 10 Jan, 15:00 Kuiri kun Helen IHelen PALMER (Aŭstralio) (30 minutoj)

Helen montras kiel kuiri lentosupon. Se vi volas kunkuiri kun Helen, preparu la jenajn:

  • 1 tason da ruĝaj lentoj (cup of red lentils)
  • 1 cepno (onion)
  • 1 bulbon da ajlo (clove of garlic)
  • iomete da oliv-oleo (a little olive oil)
  • buljonan kubeton (a stock cube)
  • iomete da kumin-semoj (cumin seeds)
  • tomatojn – freŝajn, laditajn aŭ tomato-paston (tomatoes (fresh, tinned or paste)
  • 1 aû 2 aliajn legomojn – ekz. zukinon, melongeno, terpomon, kapsikon (1 or 2 other vegetables – eg, zucchini, eggplant, potato, capsicum)
  • + 2 kaserolojn/kuirpotojn, tranĉilon, haktabulon, kuirplatojn (+ 2 saucepans, knife, chopping board, stove-top/hotplates)
La recepto faros 2 bovlojn da supo. (Recipe will make 2 bowls of soup.)

Lun 10 Jan, 15:30 Paŭzo
Lun 10 Jan, 16:00 Kantoj laŭ lirikverkista vidpunktoKam LEE (Aŭstralio)

La prezentado temas pri la lirikoj de modernaj rokmuzikaj kantoj, rilate al evoluado de la temo, uzo de rimo, kaj aliaj aferoj. La prelego estas utilaj por tiuj, kiuj deziras verki kantojn kaj tiuj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri lirikoj en kantoj. Kam renkontis du el la muzikistoj, kies fotoj kaj rilataj anekdotoj estos prezentataj. Li diskutas la sekvantajn kantojn:
1) Ĉu vi volas danci? kantita de JoMo. (Originala kanto: Do you want to dance?, verkita de Bobby Freeman 1958)
2) Dankon kantita kaj verkita de Jonny M
3) La pluvo kantita de Maria Villalon, verkita de Carlos Matari, tradukita de Svena Dun, gitaristo Susi Morla
4) Artfaraĵo de Katy Perry, kantita de Christina Casella, liriko aranĝita kaj tradukita de Roberto Pigro

Lun 10 Jan, 16:00 Jarkunveno de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA)
Lun 10 Jan, 17:00 MeditadoChris KRÄGELOH (Nov-Zelando)

Meditado estas konata kiel antikva tekniko de trejnado de la menso. Dum la lastaj jardekoj, ĝi populariĝis en ankaǔ ne-religiaj aǔ ne-spiritaj situacioj por psikologia bonfarto. En tiu sesio, ni parolis pri la diversaj teknikoj kaj ankaǔ praktikis kune.

Lun 10 Jan, 18:00 Paŭzo
Lun 10 Jan, 19:00 Magia spektakloFukuda TOSHIRO (Japanio)

Fukuda estas senlandlima magiisto. Per sia magio, li jam amuzis infanojn (kaj prenkreskulojn) ĉirkaŭ la mondo, en orfejoj en Etiopio kaj Afganio, rifuĝejoj en Sirio, Irako, Palestino, Afganio kaj Tibeto, kaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj en Afganio kaj Jordanio. Post tiu prezentado, li ankaǔ klarigas kelkajn ideojn pri magio.

Lun 10 Jan, 20:00 Rugbeo en Francio kaj tra la mondojOmO (Jean Marc LECLERQ) (Francio)

jOmO ne nur muzikas kaj kantas. Ĉi-foje li esploras rugbeon en Francio kaj tra la mondo. Li respondis al demandoj kiel: Kial rugbeo gravas ĉefe en la sudo de Francio? Kion rolon ludas la hakaon?

Mardo, 11a de Januaro 2022
Mar 11 Jan, 11:00 Esperanto-kurso kaj Diskutrondo

Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo

Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono)

Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj)Sandor HORVATH (Aŭstralio)

Mar 11 Jan, 13:00 Paŭzo
Mar 11 Jan, 14:00 Virtualaj kursoj de EsperantoAdonis SALIBA (Brazilo)

La virtualaj kursoj de Esperanto estas burĝonantaj ideoj ekde la komenco de la nuna jarcento. Post la komenco de la kronvirusa pandemio, tiuj metodoj fariĝis pli kaj pli eblaj kaj ankaŭ ampleksiĝis svarme. Kelkaj interretaj eblaĵoj helpis tiun novan modelon de Esperantaj Kursoj, kiel ekzemple la ekeston de la sociaj medioj, plejĉefe pro la intensa uzado de Vacapo, kaj ankaŭ pro la teknologia ebliĝo de virtualaj ĉambroj en platformoj Zoom kaj Meet, kiuj tre altnivele provizis la mondon per ilaro por instruadi tra la reto.

Programo Mia Amiko havas tre sukcesan sperton pri tiu virtuala instruado. PMA dum jaroj, ekde 2011, komencis instrui retmesaĝe per simpla adopto de programitaj kursoj, kiel KaPe, kursoj de Lernu.net kaj lasttempe per Duolingo. Ni ĉiam havis monitorojn kaj homojn, kiuj pretis volontule helpi la interesintojn pri Esperanto, informante pri la lingvo kaj instruante ĝin. La plejmulto de nia monitoraro estis formita de la propraj lernantoj de PMA, kiuj fariĝis esperantistoj. Ekde la komenco de 2020, ni profunde virtualiĝis. Ni faris proprajn kursojn por instrui Esperanton uzante la eblaĵojn de la platformoj Zoom kaj Meet. Tiel, niaj monitoroj havas daŭran kontakton kun siaj lernantoj. La centra ideo de la programo Mia Amiko estas daŭra diskonigado, instruado kaj volontulado. Ni celas esperantistiĝon de la interesintoj pri la lingvo! Ĉiuj interesintoj envenas la programon, amikiĝas de grupaj ĉeloj, sentas sin kiel partoprenanton de la movado, lernas Esperanton kaj daŭrigas en tiu movado kiel volontuloj. Tiel oni kreas tute pozitivecan evoluan ciklon por formado de novaj esperantistoj.

Mar 11 Jan, 15:00 Esperanto kaj la rusaDmitry LUSHNIKOV (Aŭstralio)

La rilato inter Esperanto kaj la rusa havas interesan historion. Dmitry prezentas kelkajn interesajn historiajn momentojn rilate al tiuj du lingvoj.

Mar 11 Jan, 15:30 Paŭzo
Mar 11 Jan, 16:00 Sankta geometrioTerry MANLEY (Aŭstralio)

Terry prezentas kiel desegni la bazajn formojn, kiuj estas necesaj por fabrikado de la platonaj solidoj (pluredroj). La prezentado inkluzivas iom da la signifoj kaj historio de tiuj solidoj kaj ankaŭ la uzadon de la bazaj formoj (plurlateroj) en la arkitekturo de sanktejoj. En la sesio Terry gvidas partoprenantojn desegni la formojn. La ekzerco estas facila. Do havu krajonon, cirkelon, liniilon kaj paperon (A4) je via dispono je la komenco de la sesio.

Mar 11 Jan, 17:00 (Libera)
Mar 11 Jan, 17:30 Kuiri kun Helen 2Helen PALMER (Aŭstralio) (30 minutoj)

Parto 2 de la demonstrado, kiu komenciĝis lundon

Mar 11 Jan, 18:00 Paŭzo
Mar 11 Jan, 19:00 Miaj verkojTrevor STEELE (Aŭstralio)

Nia fama aǔstralia verkisto donas al vi superrigardon al sia verkaro. Li prezentas la fonon de siaj 16 romanoj kaj novelaroj. Ne hezitu fari seriozajn kaj malpli seriozajn demandojn.

Mar 11 Jan, 20:00 Dudek jaroj de edukado.net – Katalin KOVÁTS (Nederlando)

Jam de 2001, edukado.net disponigas uzpretajn materialojn, informojn kaj diversajn servojn por ebligi bonkvalitan kaj modernan laboron surbaze de tutmonda kunlaboro de Esperanto-instruantoj.

Merkredo, 12a de Januaro 2022
Mer 12 Jan, 11:00 Esperanto-kurso kaj Diskutrondo

Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo

Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono)

Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj)Sandor HORVATH (Aŭstralio)

Mer 12 Jan, 13:00 Paŭzo
Mer 12 Jan, 14:00 Kio okazis en 2021?David RYAN (Nov-Zelando)

Resumo de gravaj novaĵoj kaj okazintaĵoj en tre forgesinda jaro

Mer 12 Jan, 15:00 Amuza rakonto pri mia knabecoTrevor STEELE (Aŭstralio)

Trevor rakontas pri sia nikotin-dependeco... kiel naǔjarulo!

Mer 12 Jan, 15:15 La InternacioDieter ROOKE (Svislando)

Dieter voĉlegas Esperantan tradukon de la himnon de internaciistoj, La Internacio, kaj diras kelkajn vortojn pri ĝi.

Mer 12 Jan, 15:30 Paŭzo
Mer 12 Jan, 16:00 Arto en Orienta TimoroTeofilo Jose Maria de JESUS

Teofilo donas superrigardon pri la arto en Orienta Timoro kaj li ankaǔ klarigas kiel uzi arton por la instruado de Esperanto.

Mer 12 Jan, 17:00 Montru kaj rakontu

Ni petis la partoprenantojn montri iun interesan objekton aǔ lokon de la domo/apartamento kaj klarigi la “gravecon” de ĝi al la aliaj.

Mer 12 Jan, 18:00 Paŭzo
Mer 12 Jan, 19:00 AMO (Aktivula Maturigo)Stefan MacGILL (Hungario

Aktivula Maturigo (mallonge: AMO) estas programo de Universala Esperanto-Asocio, kiu celas altigi la konojn kaj kapablojn de siaj aktivuloj tra la mondo. Stefan esploras la komencon, la historion kaj kelkajn atingojn de tiu longdaǔra programo.

Mer 12 Jan, 20:00 Adiaŭa sesio

  • Fotokonkurso: Kongresanoj estis invititaj krei elektronikajn fotojn dum la kongreso. Ili espereble temis pri la kongreso aŭ pri Esperanto. La tri plej bonaj gajnis premiojn.
  • Videaĵoj kaj bild-prezentadoj: Iuj kongresanoj jam kreis videaĵojn (filmetojn) aŭ bild-prezentadojn pri siaj urboj, lokoj aŭ regionoj. Ili ludiĝos, kiel “virtuala vojaĝo ĉirkaŭ la lando”.
  • Komentoj pri nia dua virtuala kongreso: Kio (mal)bone funkciis? Kiel organizi ĝin venontfoje?