La programo de la Kongreso kaj Somerkursaro 2017 en Brisbano estas nun elŝutebla.
Yearly Archives: 2016
Senpaga Lingvo-Festivalo en Erina (Centra Marbordo de NSK)
Lingva Festivalo-Asocio gastigos senpagan lingvo-festivalon sabate, la 3-a de decembro, ĉe Erina Fair. La celo de tiu lingvo-festivalo estas antaŭenigi komprenon pri lingva diverseco, per disponado de “provaĵoj” de pluraj lingvoj kaj kulturoj en amuza etoso. Ĉefa ero estos fascina prezento de aŭstralia lingvisto, D-ro Gregory Cooper. Dum la fruaj 1980-aj jaroj Dr-o Cooper vojaĝis al fora nordokcidenta Pakistano por studi tiam neskribitan lingvon. Nur per interagado rekte kun la denaskaj parolantoj, li povis lerni la lingvon (la kalaŝamondra), krei […]
2017 kongreso: aliĝo malfermiĝis
Aliĝo por la Aŭstralia Esperanto-kongreso kaj somerkursaro estas nun malfermita. Datoj: 6a – 15a Januaro 2017 Loko: International House, Brisbano
Raporto pri la trilanda kongreso 2016
Trilanda kongreso de Esperanto kaj somerkursaro, Bandung, Indonezio : 23 – 28 Mar 2016 “Selamat datang untuk kongres Esperanto tiga negara pertama. Bonvenon al la trilanda kongreso de Esperanto.” Kun tiuj vortoj la tri Esperanto asocioj bonvenigis 101 partoprenantojn, inter ili 40 eksterlandanoj. Kiam ni (Aŭstralianoj, Indonezianoj kaj Novzelandanoj) decidis starigi trilandan kongreson en januaro 2015 ni hezitis kaj – kompreneble – timis malsukceson. Sed finfine ni povis rikolti kaj ĝui la fruktojn de niaj penoj. AEA kaj NZEA subtenis […]
