La Jarkunveno de AEA okazis sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. Terry Manley, el Armidale, NSK, malavare konsentis esti nomumita kiel nova estrarano, por anstataŭi Joanne Johns, kiu decidis ne esti renomumata. Terry kaj la cetero de la estraro estis tiel elektitaj. Vidu la (nuntempa) liston de estraranoj.
Yearly Archives: 2018
Jarkunveno 2018
La Jarkunveno de la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazos sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. La kunveno komenciĝos je la 2-a ptm per Australian Eastern Summer Time (Sidnejo, Melburno). Se vi volas partopreni, bonvolu retpoŝti vian Skype-nomon al Sandor, per prezidanto@esperanto.org.au.
