La 24an de septembro, Jonathan Cooper (nia vicprezidanto) estis intervjuita pri Esperanto por epizodo de Late Night Live (ABC Radio National) kun David Marr, kaj la intervjuo estis elsendita la 13an de oktobro. Ĝi estas aŭskultebla interrete. Interese, kelkaj partoj, kiuj ne atingis la elsenditan version, estis inkluzivitaj interrete (iel kiel “la reĝisora versio”). Legi la transskribon en la retejo de Esperanto NSW.
Yearly Archives: 2025
Esperanto reklamita en Radio Adelaide 101.5
“Nicky Page ĝuis pli detale rigardi la internacian lingvon Esperanto kun fervora aro da homoj ĉeestantaj somerlernejon en Adelajdo, lernante lingvon pri kiu vi eble eĉ ne aŭdis. Ili eĉ havas programon en komunuma radio. Dankon al Aŭstralia Esperanto-Asocio.” Aŭskultu nun Foto: Helen Palmer (detalo)
Kongreso 2025, Adelajdo
La aŭstralia Esperanta kongreso kaj somerkursaro en 2025 okazis en Adelajdo, inter la 5a kaj 11a de januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo ST ANN’S COLLEGE 187 Brougham Place, North Adelaide SA 5006 Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto je du niveloj Vespero de teatro kaj muziko Bankedo Ekskursoj de Adelajdo Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Babilado kaj ridado Jarkunveno Instruistoj Trevor SteeleNi havis la honoron bonvenigi Trevor […]


