Ĉeestu Esperantajn lecionojn

Kursoj en Esperanto, kiuj daŭras de semajnfino ĝis kelkaj semajnoj, okazas en multaj partoj de la mondo, dum la tuta jaro. Lernado povas okazi dum vi rekontiĝas novajn internaciajn geamikojn kaj dum vizitado al fascinaj lokoj kaj kulturoj.
En Aŭstralio, AEA organizas distrajn lecionojn, samtempe kun AEA kongresoj. Lecionoj estas haveblaj por ĉiuj niveloj, inkluzive komencantojn.
Studu per la Interreto
Learn Esperanto in 12 Lessons instruas la plej gravajn 500 vortojn en Esperanto. Senpage kaj sen registriĝo. Ankaŭ havebla en 32 aliaj lingvoj krom la angla. Post la kurso, vi komprenos la bazajn aferojn, formos viajn proprajn frazojn, kaj povos komuniki bazajn ideojn en ĉiutagaj situacioj.
Duolingo estas senkosta instrua apo. Oni povas uzi ĝin ankaŭ per retumilo.
Lernu.net! havas retbazitajn kursojn por kontentiĝi ĉiun nivelon de kapablo. Estas interreta konversacia loko, do vi povas ekzerci vian Esperanton kun aliaj studentoj.
Mazi en Gondolando estas videaĵo por infanoj, junuloj kaj plenaĝuloj por lerni Esperanton, eldonita de BBC en 1986 kaj re-eldonita de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en 1996. Akompananta libreto enhavas la tutan tekston de la filmo kaj gramatikajn konsilojn.
Vi povas ankaŭ elŝuti la senkostan programon Kurso de Esperanto. (Funkcias per Vindozo, Linukso kaj Makintoŝo.)
Por eĉ pli Esperantaj rimedoj por leranado, vizitu la bonegan retejon de la Melburna Esperanto-Associo.
Aĉetu bonan libron
Jen kelkaj sugestoj:
- Complete Esperanto, de Judith Meyer kaj Tim Owen
- Esperanto — Learning and Using the International Language, de David Richardson, presita de la Esperanto USA
- Being Colloquial in Esperanto: A Reference Guide, de David K. Jordan
Kaj multaj, multaj aliaj, haveblaj per bonaj librobutikoj.
