La 3an dimanĉon de ĉiu monato 17:00 Sidnej-tempe (UTC+10) BONVOLU RIMARKI: Sidnejo nun NE sekvas somertempon. Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au > Prelegserio de 2024 > Prelegserio de 2023 > Prelegserio de 2022 > Prelegserio de 2021 Programo 21 junio 2026 La Vollemia Pino (Wollemia Nobilis) – Terry Manley (Aǔstralio) Ĉu la botanika eltrovaĵo de la 20a jarcento? En 1994 troviĝis alta arbo ne antaŭe priskribita de botanikistoj. Pro […]
Esperanto en 7NEWS Digital
Merkredon, la 15an de aprilo 2026, Tim McLachlan de 7NEWS Digital venis al Esperanto-Domo por krei mallongan filmeton pri Esperanto kaj Esperanto NSW. Jen la rezulto: Ĝi ankaŭ spekteblas ĉe Facebook kaj Instagram.
Kiel aĉeti kastelon (aŭ gajni UK-on)
Joanne Johns (Melburno) [Jen artikolo el la numero de marto 2026 de Esperanto sub la Suda Kruco, la revuo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio (kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio). Membriĝu nun al AEA.] Je la 3a de marto 2025, mi ricevis malgrandan retmesaĝon, kiu metis nin sur la vojon gastigi la Universalan Kongreson de 2027 en Melburno. Ĝi venis de la Melburna Kongresa Buroo (MKB), kaj demandis, ĉu “eble interesus vin esplori proponon [gastigi la UK-on] por estonta jaro, kun la subteno […]
Fotokonkurso 2026
Jen la premio-gajnintoj de la fotokonkurso por la 2026 Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-kongreso kaj somerkursaro. Unua premio – Helen Palmer Ĉi tiu foto tuj kaptas onin per la fortaj koloroj de la T-ĉemizo kaj la okulfrapa verda stelo. La komponado metas onin en la vidpunkton de la subjekto, kaj tiras onin en la foton, kiu havas multe da profundeco pro la diversaj tavoloj (subjekto, monteto, antaŭurbo, rivero, urbo). Tiuj tavoloj ankaŭ donas intereson al la foto per siaj kontrastaj anguloj. […]
La 112a UK okazos en 2027 – en Melburno (Narrm)
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun ĝojo anoncas, ke la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno/Narrm, Aŭstralio, de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027. Post la sukcesaj kongresoj en Montrealo (2022), Torino (2023, Aruŝo (2024), Brno (2025) kaj Graz (2026), la movado denove transpaŝas kontinentojn por festi sian plej gravan jaran renkontiĝon. La UK en Melburno havos apartan signifon: ĝi estos nur la duan fojon en Oceanio post la memorinda kongreso en Adelajdo en […]
Esperanto sur Loka Radio ABC
Sabaton, la 19an de januaro, Mark Humphries intervjuos Jonathan Cooper, nian vic-prezidanton, pri Esperanto, ĉe ABC Local Radio. Kvankam ĝi estis en Sidnejo, oni povis aŭdi ĝin en multaj aliaj lokoj. Ĝi nun estas rete aŭskultebla
Kongreso 2026, Aŭklando
La aŭstralia kaj nov-zelanda Esperanto-kongreso kaj somerkursaro en 2026 okazis en Aŭklando, inter la 11a kaj 17a de januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo SAINT FRANCIS RETREAT CENTRE 50 Hillsborough Rd, Hillsborough, Auckland 1042, Nov-Zelando Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto je du niveloj Vespero de teatro kaj muziko Bankedo Ekskursoj de Adelajdo Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Babilado kaj ridado Jarkunveno Elŝuti la kongres-libron (kun programo) (PDF, […]
Esperanto en ABC Radio National
La 24an de septembro, Jonathan Cooper (nia vicprezidanto) estis intervjuita pri Esperanto por epizodo de Late Night Live (ABC Radio National) kun David Marr, kaj la intervjuo estis elsendita la 13an de oktobro. Ĝi estas aŭskultebla interrete. Interese, kelkaj partoj, kiuj ne atingis la elsenditan version, estis inkluzivitaj interrete (iel kiel “la reĝisora versio”). Legi la transskribon en la retejo de Esperanto NSW.
Esperanto reklamita en Radio Adelaide 101.5
“Nicky Page ĝuis pli detale rigardi la internacian lingvon Esperanto kun fervora aro da homoj ĉeestantaj somerlernejon en Adelajdo, lernante lingvon pri kiu vi eble eĉ ne aŭdis. Ili eĉ havas programon en komunuma radio. Dankon al Aŭstralia Esperanto-Asocio.” Aŭskultu nun Foto: Helen Palmer (detalo)
Kongreso 2025, Adelajdo
La aŭstralia Esperanta kongreso kaj somerkursaro en 2025 okazis en Adelajdo, inter la 5a kaj 11a de januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo ST ANN’S COLLEGE 187 Brougham Place, North Adelaide SA 5006 Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto je du niveloj Vespero de teatro kaj muziko Bankedo Ekskursoj de Adelajdo Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Babilado kaj ridado Jarkunveno Instruistoj Trevor SteeleNi havis la honoron bonvenigi Trevor […]




