Esperanto Essentials libreto

Aŭstralia Esperanto-Asocio ekscitiĝas prezenti nian novan reklamilon kaj instrukciilon: Esperanto Essentials, relaborita versio de la malnova sed estiminda Esperanto in Your Pocket. La libreto estas malgranda, multkolora, kaj ampleksa gvidilo, kiu subtenos nian komunan mision disvastigi Esperanton tra Aŭstralio.

Esperanto Essentials klarigas Esperanton kaj ĝian utilecon, kaj instruas per mallongaj gramatikaj klarigoj, ekzercoj (kun respondoj), kaj du vortaretojn (Esperanto al la angla kaj inverse). Ĝi estas la perfekta ilo por iu ajn gustumi la brilecon de nia kara lingvo, kaj ankaŭ donas detalojn pri kie ili povas pli studi.

Ni ofertas ĉi tiujn 24-paĝajn libretojn al aliaj kluboj aŭ individuoj ĉirkaŭ Aŭstralio je nia kosto (po $1) plus sendokosto. Ĉu uzotaj por disdoni al la publiko ĉe eventoj, ĉu kiel bonvenigaj donacoj al novaj lernantoj ĉe via klubo, ili estos bonega maniero por vi reklami Esperanton en via komunumo.

Por mendi, bonvolu sendi retmesaĝon al kaj Heather kaj Jo, kun la kvanto kiun vi ŝatus aĉeti kaj via poŝtadreso. Alternative, se vi mem volas presi iujn, vi povas elŝuti PDF-on (ĉe la malsupro de la paĝo).

Ni esperas ke vi uzos ĉi tiun oportunon por helpi disvastigi ĉi tiujn libretojn, por kreskigi Esperantujon en Aŭstralio, kaj akvumi la semojn de pli konektita kaj komprenanta mondo.

Elŝuti PDF-on por legi (4.6 MB)

Elŝuti PDF-on por profesia presado (5.2 MB)