Kiel aĉeti kastelon (aŭ gajni UK-on)

Joanne Johns (Melburno) [Jen artikolo el la numero de marto 2026 de Esperanto sub la Suda Kruco, la revuo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio (kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio). Membriĝu nun al AEA.] Je la 3a de marto 2025, mi ricevis malgrandan retmesaĝon, kiu metis nin sur la vojon gastigi la Universalan Kongreson de 2027 en Melburno. Ĝi venis de la Melburna Kongresa Buroo (MKB), kaj demandis, ĉu “eble interesus vin esplori proponon [gastigi la UK-on] por estonta jaro, kun la subteno […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 17:00 Sidnej-tempe (UTC+11) BONVOLU RIMARKI: Sidnejo nun sekvas somertempon. Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au > Prelegserio de 2024 > Prelegserio de 2023 > Prelegserio de 2022 > Prelegserio de 2021 Programo 19 aprilo 2026 (Anoncota) Antaŭaj sesioj 15 marto 2026 Biciklado en Francio kaj kelkaj eǔropaj landoj – Bernard PIDANCIER (Francio) Bernard prezentis la jenajn temojn: • Kelkaj teĥnikaj biciklaj vortoj • Kio […]

Fotokonkurso 2026

Jen la premio-gajnintoj de la fotokonkurso por la 2026 Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-kongreso kaj somerkursaro. Unua premio – Helen Palmer Ĉi tiu foto tuj kaptas onin per la fortaj koloroj de la T-ĉemizo kaj la okulfrapa verda stelo. La komponado metas onin en la vidpunkton de la subjekto, kaj tiras onin en la foton, kiu havas multe da profundeco pro la diversaj tavoloj (subjekto, monteto, antaŭurbo, rivero, urbo). Tiuj tavoloj ankaŭ donas intereson al la foto per siaj kontrastaj anguloj. […]

Esperanto sur Loka Radio ABC

Sabaton, la 19an de januaro, Mark Humphries intervjuos Jonathan Cooper, nian vic-prezidanton, pri Esperanto, ĉe ABC Local Radio. Kvankam ĝi estis en Sidnejo, oni povis aŭdi ĝin en multaj aliaj lokoj. Ĝi nun estas rete aŭskultebla

Kongreso 2026, Aŭklando

La aŭstralia kaj nov-zelanda Esperanto-kongreso kaj somerkursaro en 2026 okazis en Aŭklando, inter la 11a kaj 17a de januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo SAINT FRANCIS RETREAT CENTRE 50 Hillsborough Rd, Hillsborough, Auckland 1042, Nov-Zelando Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto je du niveloj Vespero de teatro kaj muziko Bankedo Ekskursoj de Adelajdo Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Babilado kaj ridado Jarkunveno Elŝuti la kongres-libron (kun programo) (PDF, […]