Congress group-photo 2025

Kongreso 2025, Adelajdo

La aŭstralia Esperanta kongreso kaj somerkursaro en 2025 okazis en Adelajdo, inter la 5a kaj 11a de januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo ST ANN’S COLLEGE 187 Brougham Place, North Adelaide SA 5006 Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto je du niveloj Vespero de teatro kaj muziko Bankedo Ekskursoj de Adelajdo Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Babilado kaj ridado Jarkunveno Instruistoj Trevor SteeleNi havis la honoron bonvenigi Trevor […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 17:00 Sidnej-tempe (UTC+11) BONVOLU RIMARKI: Sidnejo nun sekvas somertempon. Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au > Prelegserio de 2022 > Prelegserio de 2021 Programo 16 februaro 2025 (Anoncota) Antaŭaj sesioj 15 decembro 2024 Ĉu la financa industrio povas savi la planedon? – Jonathan Moylan (Aǔstralio) Jonathan Moylan estas profesia ekologiisto, kiu laboras ekde dekkvin jaroj por diversaj internaciaj, naciaj kaj lokaj senprofitcelaj organizaĵoj, gvidante […]

People holding an Esperanto flag

Kongreso 2024, Ballarat Viktorio

La aŭstralia Esperanta kongreso kaj somerkursaro en 2024 okazis en Ballarat, 5–14 januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo FEDERATION UNIVERSITY OF AUSTRALIA University Drive, Mt Helen, Ballarat VIC 3350 Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto Vespero de teatro kaj muziko Ekskursoj Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Ludvespero Jarkunveno Elŝuti la programon (PDF – 151 KB). Partopreni virtuale Iuj sesioj estis spekteblaj per Zoom. Plej multe da tiuj estas […]

La Ulurua Deklaro el la Koro

“ Ni, kunvenintaj ĉe la Nacia Konstitucia Konvencio de 2017, venante de ĉiuj punktoj de la suda ĉielo, faras tiun deklaron el la koro: Niaj triboj Aborigenaj kaj tiuj de la Toresaj Markol-Insuloj estis la unuaj suverenaj nacioj de la aŭstralia kontinento kaj ĝiaj apudaj insuloj, kaj posedis ĝin laŭ niaj propraj leĝoj kaj kutimoj. Tion faris niaj prapatroj, laŭ nia kulturo, de la Kreado, laŭ la komuna juro de ‘nememorebla tempo’, kaj laŭ scienco antaŭ pli ol 60 000 […]

AEA ricevis Diplomon pri Elstara Agado

En la Solena Fermo de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino estis anoncita la disdono de 12 diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado por la jaro 2023. La Diplomoj pri Elstara Agado estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Aŭstralia Esperanto-Asocio ricevis Diplomon pri Elstara Agado pro sia longdaŭra okazigo de somerkursaroj kun partoprenantoj kaj gvidantoj el diversaj landoj kaj kontinentoj, kaj pro sia daŭra serio de konstantaj retprelegoj dum […]

Kongreso 2023, Melburno

La aŭstralia kaj nov-zelanda kongreso kaj somerkursaro en 2023 okazis en Melburno, 6–15 januaro. (Por informo pri la kongreso en 2024, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo INTERNATIONAL HOUSE Melbourne University, 241 Royal Parade, Parkville, Vic 3052 Por esperantistoj kaj lernantoj La programo inkluzivis: Klasojn de Esperanto Vesperon de teatro kaj muziko Ekskursojn Prelegojn pri Esperanto kaj aliaj temoj Ludvesperon Jarkunvenon Elŝuti la Kongresan Libron (PDF 167 KB) – enhavantan la “plenan” programon. Partopreni virtuale Plejmulte da sesioj estis spekteblaj per […]

Galerio de Esperantistoj en Aŭstralio

Ĉu vi interesiĝas pri la aŭstralia Esperanto-movado, aparte ĝia historio? Ĉu vi konas – aŭ konis – gravan, menciindan esperantiston en ĉi tiu lando? (Eble vi fakte estas tia homo.) Se vi respondis jese, tiu libro, eldonita de AEA, estas por vi. Ĝi havas du ĉefajn partojn: La biografiojn en la unua parto kompilis, krom kelkaj esceptoj, Charles Stevenson. Li fosis pri la plejaj komencoj de Esperanto en Aŭstralio kaj sekvis la vivojn kaj agadojn de pioniroj kaj fruaj aktivuloj. […]

Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes

Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) anoncas ekscitantan eventon por la aŭstralia E-movado: la lanĉo de Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes, libro de poezio en Esperanto kaj la angla, eldonita de AEA, kun la malfermo de art-ekspozicio de la verkisto, la fama aŭstralia poeto, Kit Kelen. Dimanĉon, la 27-an de novembro, 14:00–17:00 ĉe Shop-Gallery, 112 Glebe Point Road, Glebe, NSW Okazos du mallongaj lanĉ-paroladoj: • unu en la angla (de Jonathan Shaw), kaj • unu en Esperanto (de Jonathan Cooper, kiel vic-prezidanto de […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2022

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+11) BONVOLU RIMARKI: Sidnejo nun sekvas somertempon. Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au > Prelegserio de 2021 Programo (Vidu nuntempan jaron.) Antaŭaj sesioj 18 Decembro 2022 Literatura Foiro fermas la centjaran jubileon de Literatura Mondo – Giorgio Silfer La fama kultura revuo Literatura Foiro kompletigis sian 53an jarkolekton, dum kiu kvin eseoj de Giorgio Silfer kaj unu de Carlo Minnaja […]