Skip to content
Australian Esperanto Association Logo

Australian Esperanto Association

The Australian association of speakers and supporters of the international language, Esperanto

  • Hejmo
  • Pri ni
    • Kongreso kaj somerkursaro
    • Lokaj grupoj
      • Kvinslando
      • NSK/Kanbero
      • Viktorio
      • Tasmanio
      • Sud-Aŭstralio
      • Okcidenta Aŭstralio
    • Estraro
    • Historio
    • Arkivo
      • Poŝtkarto de Zamenhof
      • Raporto pri 1a Aŭstralia Kongreso
      • Alfabeto kun bildoj
    • Donaci
  • Esperanto
    • Kiom utila estas Esperanto?
    • Kiel lerni Esperanton
    • Rekomenditaj retejoj
  • Membriĝi
    • Membreco
  • Eldonaĵoj
    • Esperanto sub la Suda Kruco
    • Esperanto Essentials
    • Aŭstraliaj Esperantistoj
      • 2023
      • 2022
      • 2021
      • 2020
      • 2019
      • 2018
      • 2017
      • 2016
      • 2015
      • 2014
      • 2013
    • Gazeto ‘Esperanto’
    • La Ŝlosilo por Dulingvismo
  • Plurmedio
    • YouTube
    • 3ZZZ radio
    • Muziko
  • Novaĵoj
  • Membroj
    • Forumo
    • Regularo de la Asocio
    • Renovigi membrecon
  • Menu

Daniel Kane 1948– 2021

Posted on 25/04/202125/04/2021 by retejestro
(Ĝisdatigita la 29-an de Aprilo 2021)

Daniel Kane ridetas

Estas kun granda malĝojo, ke ni anoncas la forpason de nia kara amiko, D-ro Daniel (Danny) Kane, kiu mortis la 16-an de aprilo 2021 en Melburno. Danny estis esperantisto ekde 1965. Li havis imponan postenon kun la Diplomatia Servo (en la aŭstralia ambasadejo en Pekino) kaj poste iĝis Profesoro de la ĉina lingvo je Universitato Macquarie (Sidnejo). En 2006 li instruis kurson pri la instruado de Esperanto kadre de la Institute of Languages (Instituto de Lingvoj), Universitato de New South Wales.

Danny estis vaste konata kiel bonkora, bonhumora, inteligentega kaj afabla homo. Li lasis du filojn kaj unu filinon.

Funebra ceremonio okazis lundon, la 26-an de aprilo 2021, je 14:00, ĉe Wallumatta Function Centre, Macquarie Park Cemetery and Crematorium, ĉe la angulo de vojoj Delhi kaj Plassey, North Ryde NSW. Macquarie Park Cemetery ankaŭ estos la fina ripozejo de Danny, do oni havis la oportunon honori lin kaj lian vidvinon, Xiaoqing, ĉe ilia entombiga tereneto tiun tagon.

Daniel Kane estis, interalie, elstara esperantisto, kiu multe kontribuis al Esperanto en nia lando kaj tra la mondo. Ni ŝatus honori lin en nia revuo Esperanto sub la Suda Kruco (kaj en ĉi tiu retejo).

Do, jen nia peto: Bonvolu skribi kelkajn frazojn aǔ alineojn pri li: memorojn, anekdotojn, komunajn aventurojn, observojn, ktp. Kaj aldonu fotojn, se vi havas iujn.

Sendu vian tekston kaj bildojn al la redaktisto, Terry Manley: esk@esperanto.org.au. Dankon.

Spektu intervjuon kun Daniel, el filmeto de Nicole Else, dum la Aŭstralia Esperanto-Kongreso en Kanbero, Januaron 2014:

(Dank’ al Heather Heldzingen kaj Nicole Else pro sia helpo pri tiu anonco.)

Posted in Nekrologo.

Post navigation

← Kongreso 2021 en YouTube
Virtuala kongreso 2022: Aliĝado nun… →
  • English
  • Esperanto

Lastaj afiŝoj

  • Ĉiumonata prelegserio per Zoom
  • Esperanto reklamita en Radio Adelaide 101.5
  • Kongreso 2025, Adelajdo
  • Kongreso 2024, Ballarat Viktorio
  • La Ulurua Deklaro el la Koro

Arkivoj

Kontakti nin   Politiko pri privateco   Malgarantio   Ĉiuj paĝoj
A SiteOrigin Theme