Poŝa Lernlibro de Esperanto por parolantoj de la angla
32-paĝa libreto (6.5cm x 9.5cm), kiu enkondukas Esperanton kaj donas bazan instruadon pri la lingvo. Kreita de Roger Springer
Enhavo:
- Formado de vortoj
- La elementoj de Esperanto
- La personaj pronomoj
- Nombroj
- Verboj
- Prefiksoj
- Sufiksoj
Krome:
- ‘Esperanto unuvide’
- Tabelo de korelativaj vortoj (ekz-e kio, tiam, iu, nenie, …)
- Bildo de korpopartoj kun esperantaj etiketoj
- Retaj informoj senpagaj
Elŝutu PDF, 2.4 MB
(PDF-dosiero de la libreto por profesia presilego estas ankaŭ disponebla senpage. Vidu la malsupron de ĉi tiu paĝo.)
Instrukcioj por presado
- Presu kvar paĝojn, DUFLANKE (t.e. 2 x A4-paperoj). (Unuflanka presado funkcios, sed rezultos en blankaj paĝoj.) Uzu opcion ‘Aŭtomate adaptu por paĝo’, aŭ ekvivalentan.
- Paĝoj 25 kaj 26 devus esti ĉe la sama angulo ĉe la unua papero. Paĝoj 27 kaj 28 devus esti ĉe la sama angulo ĉe la dua papero.
- Kunmetu la paperojn por ke paĝoj 25, 26, 27 kaj 28 (kun la ruĝaj markoj) estu ĉe la sama angulo kaj en ordo.
- Tranĉe malgrandigu la du paperojn tra la linio apud paĝoj 32 kaj 17.
- Faldu la kombinitajn paperojn, mallonga rando al mallonga rando, por ke la strikodo estas videbla.
- Fortkunigu la faldojn kaj per tranĉilo apartigu la faldojn. Ne disigu la paperojn.
- Tenu la kunmetaĵon por ke la strikodo alfrontu vin.
- Faldu la kunmetitajn paperojn, mallonga rando al mallonga rando, por ke la strikodo estas ankoraŭ videbla.
- Fortkunigu la faldojn kaj per tranĉilo apartigu la faldojn. Ne disigu la paperojn.
- Tenu la kunmetaĵon por ke la strikodo alfrontu vin.
- Krampu la libreton ĉe la du verdaj krampmarkoj.
- Faldu la kunmetitajn paperojn por ke la krampoj estas sur la spino.
- (Tranĉe plimalgrandigu la libreton, se vi volas.)
Alternative, elŝutu version por legi ekrane (PDF, 7.2 MB)
Elŝutu PDF-dosieron de ĉi tiu libreto por profesia presilego (1.7 MB)
Notoj, kun instrukcioj (PDF, 59 KB)
Notoj, kun instrukcioj (PDF, 59 KB)