Esperanto en ABC Radio National

La 24an de septembro, Jonathan Cooper (nia vicprezidanto) estis intervjuita pri Esperanto por epizodo de Late Night Live (ABC Radio National) kun David Marr, kaj la intervjuo estis elsendita la 13an de oktobro.

Ĝi estas aŭskultebla interrete. Interese, kelkaj partoj, kiuj ne atingis la elsenditan version, estis inkluzivitaj interrete (iel kiel “la reĝisora versio”).

David Marr kaj Jonathan Cooper ĉe la studioj de ABC (Aŭstralia Elsenda Kompanio), Ultimo

David Marr (maldekstre) kaj Jonathan Cooper

Legi la transskribon en la retejo de Esperanto NSW.

Posted in Amaskomunikiloj and tagged .