Jen la premio-gajnintoj de la fotokonkurso por la 2026 Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-kongreso kaj somerkursaro.
Unua premio – Helen Palmer

Ĉi tiu foto tuj kaptas onin per la fortaj koloroj de la T-ĉemizo kaj la okulfrapa verda stelo. La komponado metas onin en la vidpunkton de la subjekto, kaj tiras onin en la foton, kiu havas multe da profundeco pro la diversaj tavoloj (subjekto, monteto, antaŭurbo, rivero, urbo). Tiuj tavoloj ankaŭ donas intereson al la foto per siaj kontrastaj anguloj. Fine, la pozicio de la subjekto iomete maldekstre bone kondukas la okulojn laŭ la rivero kaj en la distancon.
Estas menciinda, ke kvin el la dek fotoj submetitaj de Helen estis en nia “mallonga listo”.
Dua premio – Joanne Cho

Ĉi tiu foto kaptas fortan senton de movado per la homoj, kiuj eniras la foton de la dekstro. Ĉi tio kontrastas bone kun la fortikeco kaj senmoveco de la konstruaĵo. Pro la griza ĉielo, la ruĝaj elementoj bele elstaras kaj donas intereson al la foto. La okuloj facile sekvas la homojn ĝis la konstruaĵo.
Tria premio – Ana Alenić-Juretić

Ĉi tiu foto havas brilan kaj puran aspekton, kun bona sento de spaco. Ĝia komponado estas bonega, kaj oni sentas onin kiel tria persono en la grupo. Ĝi aspektus ĉehejme en profesia revuo.
Aparte indaj laŭ Ĝo
Craige McWhirter

Tagir Gaynullin

Tagir Gaynullin

Aparte indaj laŭ Petro
William Georgeson

Helen Palmer

Craige McWhirter

Popola elekto
Helen Palmer

