Okazos funebra ceremonio ĉeeste en Toowoomba, kaj virtuale per tuja video.
Kiam: Merkredon, la 15an de septembro 2021, je 11:50 (UTC+10)
Ĉeeste: TS Bustow Chapel, 1020 Ruthven Street, Kearneys Spring, Kvinslando
Virtuale: Per paĝo en la retejo Burstows
Oni povas ankaŭ skribi kondolencan mesaĝon ĉe tiu paĝo.
(Ĉar tiu paĝo eble ne funkcias en poŝtelefono, ni rekomendas uzi komputilon.)
Malfeliĉe ni informas vin, ke nia kara amiko, Hazel Green, forpasis lundon, la 23an de aŭgusto 2021.
Bonvolu sendi kondolencojn al la edzo Paul kaj aliaj familianoj per:
Paul Green, 44 Toowoomba Road, Oakey, QLD 4401, Aŭstralio
pgreen@icr.com.au
0458 911 238
Krome, se iu havas memoraĵojn pri, aŭ fotojn de, Hazel, bonvolu sendi ilin al info@esperanto.org.au
Nia bonega amikino kaj esperantistino, Hazel Green, forpasis al regno multe pli alta kaj bona ol tiu ĉi, sur kiu ni momente vivas. La bonega homo kaj esperantistino estis kuraĝiga kaj helpema, ĉiam ĝojoplena, bonhumora kaj kantema. Sendube ŝi sian tutan vivon faris sian plejbonan por plifaciligi la vivon de ni ĉiuj! Ni deziras kuraĝon al ŝia edzo Paul. Sciu, ke ŝi ne plu suferas. Nun ŝi ĝojas kune kun tiuj, kiuj iris antaŭen en la multe pli bonan mondon, la Mondon de la Spiritoj, la mondo, en kiun ni ĉiuj eniros! Dankon kara Hazel, ĉar vi estis tia, kia vi estis!
– Bob Felby
[Hazel] kaj ŝia edzo estis tre afablaj al mia edzino kaj mi, gastigante nin kaj veturigante nin el sia regiono al Brisbane.
– José Antonio Vergara, per Facebook