La Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) estas la landa asocio de la parolantoj kaj subtenantoj de la internacia lingvo Esperanto en Aŭstralio.

Esperanto estas justa
Esperanto estas neŭtrala: ĝi apartenas al ĉiuj.
Naciaj lingvoj kiel la angla donas maljustan avantaĝon al siaj denaskaj parolantoj. Homoj, kiuj studis la anglan dum pli ol dek jaroj, ankoraŭ sentas sin malavantaĝitaj kiam ili parolas kun denaska parolanto.
La angla estas riĉa kaj esprimplena, sed estas tre tempopostula por majstri kiel dua lingvo. Kvankam supraĵa scio pri la angla estas tre ofta tra la mondo, ĝi estas nur la kvara plej ofta denaska lingvo.
Esperanto estas funkcia
Esperanto estas pli facile lernebla ol iu ajn nacia lingvo. Post kiam vi konos kelkajn vortojn kaj bazajn gramatikajn regulojn, vi povos komenci krei verajn frazojn – tio helpos vin progresi tre rapide. Kaj ĝi estas fonetika: se vi vidas vorton, vi scios kiel prononci ĝin; se vi aŭdas vorton, vi scios kiel literumi ĝin.
Tamen, ĝi estas vera lingvo (ne kodo): ĉio, kio povas esti dirata en nacia lingvo, povas esti dirata en Esperanto. Multaj homoj uzas ĝin ĉiutage.
Esperanto estas ĝuiga
Pro la eleganteco de la lingvo, la simpleco de la gramatiko kaj multaj rekoneblaj vortoj, vi baldaŭ povos komuniki flue kun aliaj parolantoj de Esperanto. Vi povas videobabili, retpoŝti aŭ interŝanĝi mesaĝojn kun homoj el preskaŭ ĉiu lando. Ekzistas eĉ tutmonda reto de senpagaj tranoktejoj por parolantoj de Esperanto. Tio ne nur ŝparos al vi monon, sed ankaŭ permesos al vi viziti lokojn, kiujn plej multaj turistoj ne vidas. Multaj internaciaj renkontiĝoj, kiuj uzas Esperanton, okazas ĉiujare.
Multaj homoj de diversaj naciecoj renkontiĝis kaj fondis familiojn per Esperanto. Kvankam oni foje nomas ĝin “artefarita lingvo”, ĝi impresas tre natura.
Kio estas Esperanto?
Esperanto estas lingvo speciale planita kaj kreita kiel neŭtrala dua lingvo por homoj de ĉiuj landoj. Ĝia celo estas plifaciligi komunikadon inter tiuj kun malsamaj gepatraj lingvoj.
Origine disvolvita en la 1880-aj jaroj, Esperanto akiris akcepton tutmonde kaj nun spertas reviviĝon, kun pli kaj pli da homoj malkovrantaj kaj lernantaj ĝin interrete.







