Nia estimata kaj kara Kep, iama prezidanto de UEA kaj de AEA, forpasis la 8-an de januaro. Pro lia agado en la Esperanto movado, funebras homoj ĉirkaŭ la mondo.
Kep naskiĝis la 25-an de junio 1926 en Dubbo NSK kaj tie ĉeestis la primaran- kaj altlernejojn. En 1944 la 18-jarulo aliĝis al la aŭstralia flugarmeo (RAF) kiel pilotlernanto (1944-45) kaj sekve ankaŭ flugis helikopterojn ĝis siaj 60aj jaroj. Post la Dua Mondmilito li studis la juron ĉe la Universitato de Sidnejo, kaj dum 1950-54 ĉe la Univ. de Londono, kie li poste laboris kiel advokato kaj instruisto.
En 1951, amatora golfludanto Kep partoprenis en la brita “Open” konkurso, kaj sin montris tiom talenta, ke li superis ĉampionojn kiaj Kel Nagle kaj Norman Von Nida, ludis kun eminentulo kia Peter Thompson, kaj eĉ dum kelka tempo ŝanceliĝis ĉu fariĝi advokato, ĉu profesia golfludanto.
En 1955 li revenis al Aŭstralio kaj praktikis la juron en Sidnejo. Li translokiĝis al Kanbero en la ’60-aj, ekde 1962 fariĝiinte universitata preleganto ĉe la Aŭstralia Nacia Universitato (ANU). Dum la ’50-aj kaj ’60-aj, li estis aktiva advokato por civilaj rajtoj; li helpis establi la NSK-an Konsilantaron por Civilaj Liberecoj – ĉiam por li granda pasio. En 1970, en krombaloto, li elektiĝis laboristpartia parlamentano por la Aŭstralia ĉefteritorio (ACT). En 1972 ĉefministro Gough Whitlam nomis lin la unua Ministro por la ACT (poste renomita Kanbero) kaj por la Norda Teritorio.
Kep rapide montris sian kapablon, tenante plurajn ministrecojn. Li respondecis pri aŭstralia produktado kaj poste pri justico. En Februaro 1975 li farigis ĉefa Juroficiro (Attorney General). Li multe atingis, inkluzive de leĝoj por malkriminaligi kaj aborton kaj samseksemon en la ACT, kaj de leĝoj por nuligi eksedziĝkulpon en Aŭstralio. Laŭ kolegoj, lia parlamenta servado plenis je distingo. Li estis vaste respektita en diversaj politikaj kaj juĝistaj rondoj.
En 1975 la Laborista Partio malsukcesis kaj Kep revenis al la advokataro. De 1982 ĝis sia emeritiĝo en 1992 li estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de NSK. Ĝis 2000 li estris la Revuan Konsilantaron por Seriozaj Ofenduloj (Serious Offenders Review Council). Li ĉiam arde advokatis por malliberula bonfarto, opiniante, ke ĝis 80% de la aŭstralia prizonpopolo devus esti liberigita; laŭ li, enkarcerigi la plimulton da kriminaloj estas kontraŭproduktiva. Tamen, li aplikis la juron ĝuste kaj juste, sed ankaŭ korkonscie. Li prezidis kiel ĉefo de la Libervola Eŭtanazio-Societo de NSK dum 6 jaroj. Li kaj Dorothy arde defendis sian rajton mem fini la propran vivon kiam tiu ne plu restas eltenebla.
Ili translokiĝis de Kanbero al Balmain, ĝuante jakto-veladon, flugojn en malpezaj aviadiloj, legadon kaj… enkondukon al Esperanto. La onklo de Kep estis UEA Delegito; jen la semo de la intereso. Kep eklernis Esperanton en 1987 kun la helpo de aŭstralia diplomato kaj fervora Esperantisto, Ralph Harry. Kompreneble, kiel dumviva ĉampiono de homaj rajtoj, civilaj liberecoj kaj la subprematoj, Kep firme kredis, ke la internacia lingvo, se parolata tra la tuta mondo, malpliigus inter-homan konflikton. Sendube multaj konsiderus tion romantika ventmuelila alpiko. Sed la koro de Kep, kiel tiu de Zamenhof, celis internacian harmonion tiuvoje. Kep ankaŭ arde legis la verkojn de la anarkista princo Pjotr Kropotkin kaj fervore subtenis la Sennaciecan Asocion Tutmondan.
Kep fariĝis prezidanto de AEA de 1992 ĝis 1997, en kiu jaro li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo. La sekvan jaron, 1998, oni elektis lin prezidanto de UEA. Li estis membro de la Komitato de UEA dum kvar oficperiodoj 1992-2004, krom prezidanto de la Esperanta Jura Asocio 1996-2002. La Ondo de Esperanto proklamis lin Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Ne surprize, estinte parlamentano, advokato, kaj arda leganto, Kep elstaris en siaj paroladoj kaj verkitaj artikoloj.
Entute rimarkinda homo. Adiaŭ, Kep, sindediĉulo bonhumorplena, kun impertinenteca humurosenco kaj rideto neforgesebla. Niajn plej profundajn kaj sincerajn kondolencojn al Dorothy kaj la familio Enderby.
Vera Payne
Kondolencoj
Kep estis kaj grava gvidanto de la Esperanto movado en Aǔstralio kaj la mondo, kaj tre bona amiko al multaj el ni Esperantistoj. Kiam mi unue renkontis lin en Toowoomba (li multe vojaĝis por subteni Esperanton en multaj provincoj) mi apenaǔ parolis Esperanton kaj miris ke estis tiel facile amikiĝi kun la prezidanto de AEA.
Mi fieris ankaǔ pri lia ekster-Esperanta aktiveceo por defendi homajn rajtojn. Estis kortuŝa sperto partopreni la duan azian kongreson de Esperanto en Hanojo kun pluraj Aǔstralianoj, kune kun Kep. En 1972 Kep estis ministro en la Aŭstralia registraro, kiu haltigis la militon kontraǔ Vietnamujo. En 1999, dum la kongreso, vietnamanoj honorigis Kep, la tiaman prezidanton de UEA.
Kep kaj Doroteo restos en historiaj rakontoj kaj en niaj koroj.
Hazel Green
Mia unua ekscio de Esperanto estis kiam mi aǔdis radiointervjuon kun Kep Enderby ĉe ABC en aviadilo. Li inspiris kaj konvinkis min pri la valoro kaj idealismo de Esperanto. Post kiam mi informis lin pri lia konvertiĝo de mi, li ĉiam pensis pri mi kiel lia speciala disĉiplo.
Steven Pitney
Kvankam mi renkontis Kep nur kelkfoje, mi memoras lin kiel klarpensantan, energoplenan, pozitivan esperantiston. Kaj mi ankaǔ tre simpatiis kun multe da liaj aliaj vidpunktoj (ekz-e pri homaj rajtoj kaj aǔstraliaj aborigenoj) kaj la fakto ke li vere klopodis plibonigi la rilatojn inter UEA kaj SAT.
Sandor Horvath
Kiel politikisto Kep povis vojaĝi senpage al multaj kongresoj por reprezenti Aǔstralion. Pro sia scio kaj kapablo li sukcesis verki por radio 3ZZZ statuton kaj konvinki la estraron akcepti Esperanto inter la pli ol 70 komunumaj lingvoj. Li estis tre afabla sinjoro.
Jennifer Bishop
Mi neniam renkontis Kep sed mi aŭdis iujn liajn mirindajn oratoraĵoj kaj mirindajn raportojn de li. Ĉiuj en la Esperanto-Ligo de OA, kun mi, esprimos kondolencojn.
Trish O’Connor