Kiel aĉeti kastelon (aŭ gajni UK-on)

Joanne Johns (Melburno)

[Jen artikolo el la numero de marto 2026 de Esperanto sub la Suda Kruco, la revuo de la Aŭstralia Esperanta Asocio (kaj la Nov-Zelanda Esperanta Asocio). Membriĝu nun al AEA.]

Je la 3a de marto 2025, mi ricevis malgrandan retmesaĝon, kiu metis nin sur la vojon gastigi la Universalan Kongreson de 2027 en Melburno. Ĝi venis de la Melburna Kongresa Buroo (MKB), kaj demandis, ĉu “eble interesus vin esplori proponon [gastigi la UK-on] por estonta jaro, kun la subteno de MKB”. Mi legis ĝin, kaj sendis ĝin tuj al la aliaj estraranoj de AEA por peti iliajn pensojn. Mi kredas, ke ni ĉiuj havis similajn pensojn al Sandor, kiu havis dubojn, sed respondis “valoras viziti belan kastelon eĉ se vi ne povas aĉeti aŭ eĉ lui ĝin”. Do mi aranĝis kunsidon kun MKB por aŭdi, kion ili proponis.

Laŭ ili, financa subteno haveblus el la registaro, se ni plenumus kelkajn postulojn, kiuj ŝajnis fareblaj al ni – ekzemple, ke la kongresejo estu la Melburna Kongresa kaj Ekspozicia Centro (MKEC). Do, zorge trempante niajn piedfingrojn pli kaj pli profunden en la tutan ideon, ni demandadis, renkontiĝadis, diskutadis, ĝis ni trovis nin en plena preparado de oficiala propono. Dankeme, la MKB faris la plejmulton de la laboro, kreante tre okulfrapan kaj profesian retejon por nia propono. Ni nur devis traduki ĝin en Esperanton.

Post la prezento de nia finita propono en septembro, ni devis aranĝi viziton al Melburno por du reprezentantoj de la UEA, nome Dorota Rodzianko kaj Peter Balaz. MKB aranĝis la vojaĝon, loĝadon kaj itineron. La lokaj Esperantistoj nur devis kunesti dum ĉiu programero kaj certigu, ke niaj gastoj ĝuis siajn spertojn.

Ili alvenis dimanĉon la 2an de novembro vespere; tiu tago estis 31ºC. La venonta tago estis 16ºC kaj pluvadis. Poste estis bela tago, sed je la semajnfino refoje pluvis. Do ili ja spertis la ŝanĝiĝemon de melburna vetero!

Lundon ni vizitis la proponitan kongres­ejon (MKEC), hotelon, kaj du eventspacojn. Ni renkontiĝis por nia kutima lunda kunveno, kie niaj gastoj renkontis la aliajn melburnanojn, kaj malavare donis al ni kelkajn librojn. Ni ankaŭ bonvenigis gaston de Francio, Maxime, kiu ĵus biciklis laŭ la Granda Oceana Vojo!

Mardo estis publika ferio pro la Melburna Pokalo (landfama ĉevalkonkurso), do ni aranĝis tradician kradroston ĉe Heather kaj spektis la konkurson. Dorota kaj Peter ankaŭ tie havis la oportunon unuafoje gustumi Pavlova-kukon.

Merkredon ni renkontiĝis por promenado tra la urbo, gviditaj de loka profesia gvidistino. Ni vidis multon el la vidindaĵoj de la urbocentro (sed ne ĉiuj), kafumis, kaj gustumis ĉokoladojn. Heather multe laŭdegis multajn melburnajn allogaĵojn (kafon, ĉokoladon, futbalon, ktp), kaj rapide iĝis ŝerco inter ni, ke Melburno havas multege da “plej bonaj” aferoj (sed ĝi serioze ja havas!).

Ĵaŭdon iu de MKB ŝoforis nin al la Valo Yarra. Ni vizitis la bestoĝardenon ĉe Healesville kaj vidis la kutimajn aŭstraliajn bestojn, la malsanulejon por bestoj kaj la bird-spektaklon, kie multaj birdoj flugis super niaj kapoj, treege proksime. Ni poste iris al vinfarejo Rochford, por gustumi vinojn kaj tagmanĝi. Estis granda tago, kaj mi kredas, ke krom la ŝoforo, ni ĉiuj dum parto de la vojaĝo hejmen endormiĝis.

Peter Balaz, Joanne Johns, Heather Heldzingen kaj Dorota Rodzianko vizitas Besto-rifuĝejon Healesville

Ni ankaŭ iris al Eureka Skydeck (observejo). Dorota tre ŝatis ĝin, ĉar estis du aldonaj “spertoj” – unu virtuala realeco, dum kiu oni vidas kelkajn vidindaĵojn de Melburno (en speciala moviĝanta seĝo), kaj “The Edge”, vitra skatolo kiun vi eniras, kaj ĝi moviĝas ekster la muroj de la konstruaĵo. Peter iom timas altecojn, sed li bone sukcesis fari ĉion kun ni.

Heather, Joanne, Peter kaj Dorota ĉe “The Edge”, Eureka Skydeck

Je vendredo, ni inspektis ses pluajn hotelojn (en ĉiu ni vidis almenaŭ kvar diversajn ĉambrojn, kaj la eventspacojn, kaj la restoracion, kaj kaj kaj…). Miaj piedoj komencis plendi jam en la mateno. En la posttagmezo ni iris al St Kilda, kaj promenis laŭ la plaĝo kaj kajo, antaŭ ol reveni al la urbocentro kiam la vetero malboniĝis. Vespere mi lasis niajn vizitantojn esplori la urbon laŭplaĉe (ĉar ĝi estas la plej bona kaj memorinda maniero por sperti Melburnon, laŭ mi), kaj ili promenadis eĉ pli.

Sabaton ni iris al la bazaro Queen Victoria, por butikumi. Tie troviĝas multegaj diversaj turistaj memoraĵoj, inter kiuj Dorota trovis dorsogratilon farita el kangurua brako, kaj botelmalfermilon farita el kanguruaj testikoj. Kiel vegetarano ŝi estis kompreneble ŝokita (sed ne tro por tuŝi ilin). Do mi devis klarigi, ke en partoj de Aŭstralio estas tro da kanguruoj, kaj ke aŭstralianoj havas strangan senton de humuro.

Nia lasta komuna tago estis dimanĉo, kaj tiam ni iris al la botanikaj ĝardenoj por gvidita ekskurso “promeno pri aborigena heredo”. Ni gustumis indiĝenajn plantojn kaj lernis iom pri la historio de la loko. Je la fino, la ĉiĉeronino montris al ni tradiciajn posumajn (falangerajn) peltojn, kiujn ili historie uzis por vindi bebojn. Mi ĝojis, ke ni jam vizitis vivantajn indiĝenajn bestojn, aŭ eble niaj gastoj pensus, ke ni mortigas ion ajn kio moviĝas.

Ni adiaŭis niajn novajn amikojn dimanĉon, kaj poste povis nur atendi novaĵon. En frua decembro venis la anonco, ke nia propono sukcesis! La kastelo estos la nia en 2027. Nun venas pli da laboro, sed espereble kundividita inter niaj multaj amikoj.

Posted in Eldonaĵoj, Evento, Kongreso.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *