La aŭstralia Esperanta kongreso kaj somerkursaro en 2025 okazis en Adelajdo, 5–11 januaro.
(Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.)
Kongresejo
ST ANN’S COLLEGE
187 Brougham Place, North Adelaide SA 5006
Por esperantistoj kaj lernantoj
Inkluzivitaj en la programo estis:
- Klasoj de Esperanto je du niveloj
- Vespero de teatro kaj muziko
- Bankedo
- Ekskursoj de Adelajdo
- Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
- Babilado kaj ridado
- Jarkunveno
Instruistoj
Trevor Steele
Ni havis la honoron bonvenigi Trevor Steele, la faman aŭstralian verkiston, konata pro siaj elstaraj Esperanto-romanoj. La verkoj de Steele ricevis internacian rekonon, firmigante lian pozicion kiel elstaran personon en la Esperanto-literatura komunumo.
Hoan Trần (Ĝojo)
En 2011, Hoan komencis lerni Esperanton ĉe universitata klubo en Hanojo. Dum pluraj jaroj, ŝi laboris en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam, okupis diversajn rolojn en Esperanto-organizoj, kaj nuntempe studas Interlingvistikon en Pollando. En Vjetnamio, ŝi ĉefe instruas Esperanton kaj helpas al alilandaj instruistoj. Hoan estis unu el niaj tre sukcesaj instruistoj en Ballarat (Januaro 2024).
Sesioj per Zoom
Du sesioj okazis per Zoom, kaj estas nun spekteblaj per YouTube:
- Rakontoj kaj poemoj
Jonathan Cooper prezentas rakontojn kaj poemojn, kiujn li tradukis. Poste, li iom parolas pri defioj traduki, aparte poezion. - Kiel fari pli bonajn fotojn
Jonathan Cooper donas iujn konsilojn pri fotado, kiuj espereble helpis pri la kongresa fotokonkurso.
Fotoj
Elektitaj fotoj de la kongresa fotokonkurso