La aŭstralia kaj nov-zelanda Esperanto-kongreso kaj somerkursaro en 2026 okazis en Aŭklando, inter la 11a kaj 17a de januaro.
(Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.)
Kongresejo
SAINT FRANCIS RETREAT CENTRE
50 Hillsborough Rd, Hillsborough, Auckland 1042, Nov-Zelando
Por esperantistoj kaj lernantoj
Inkluzivitaj en la programo estis:
- Klasoj de Esperanto je du niveloj
- Vespero de teatro kaj muziko
- Bankedo
- Ekskursoj de Adelajdo
- Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
- Babilado kaj ridado
- Jarkunveno
Elŝuti la kongres-libron (kun programo) (PDF, 8 paĝoj, 239 KB, ĝusta je 15-jan-2026)
Instruistoj
Moisés Herrera
Kolombia programisto, muzik-amanto kaj pasiulo pri matematiko, Moisés estas kunlaboranto en la Kolombia Esperanto-Ligo kaj kunorganizanto kaj kuninstruanto de la ĉiujaraj internaciaj Kursoj de Esperanto por Hispanparolantoj. Li nuntempe laboras ankaŭ pri diversaj Esperantaj projektoj kaj en la Aŭstralia Esperanta firmao Orelo Software.
Joanne Cho
Joanne diplomiĝis pri komputiko, internacia rilato kaj edukado. Ŝi estas Korea-Aŭstralia esperantisto, kiu pasie laboras pri Esperanto, medio kaj farmbienado dum tri jardekoj. Kun scivolemo, entuziasmo kaj malferma sinteno pri vivo kaj homoj, ŝi antaŭĝojas kreski kune kun siaj studentoj per Esperanto.

