Ĉiumonata prelegserio per Zoom

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 17:00 Sidnej-tempe (UTC+11) BONVOLU RIMARKI: Sidnejo nun sekvas somertempon. Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au > Prelegserio de 2024 > Prelegserio de 2023 > Prelegserio de 2022 > Prelegserio de 2021 Programo 15 Februaro 2026 (Anoncota) Antaŭaj sesioj 16 novembro 2025 La Universala Deklaracio pri Arĥivoj (aŭ Metu arĥiviston en vian vivon) – Rubèn (Rubeno) Fernández ASENSIO (Katalunio) Esperantistoj kaj arĥivistoj havas unu similecon: […]

Esperanto en ABC Radio National

La 24an de septembro, Jonathan Cooper (nia vicprezidanto) estis intervjuita pri Esperanto por epizodo de Late Night Live (ABC Radio National) kun David Marr, kaj la intervjuo estis elsendita la 13an de oktobro. Ĝi estas aŭskultebla interrete. Interese, kelkaj partoj, kiuj ne atingis la elsenditan version, estis inkluzivitaj interrete (iel kiel “la reĝisora versio”). Legi la transskribon en la retejo de Esperanto NSW.

Esperanto reklamita en Radio Adelaide 101.5

“Nicky Page ĝuis pli detale rigardi la internacian lingvon Esperanto kun fervora aro da homoj ĉeestantaj somerlernejon en Adelajdo, lernante lingvon pri kiu vi eble eĉ ne aŭdis. Ili eĉ havas programon en komunuma radio. Dankon al Aŭstralia Esperanto-Asocio.” Aŭskultu nun Foto: Helen Palmer (detalo)

Congress group-photo 2025

Kongreso 2025, Adelajdo

La aŭstralia Esperanta kongreso kaj somerkursaro en 2025 okazis en Adelajdo, inter la 5a kaj 11a de januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo ST ANN’S COLLEGE 187 Brougham Place, North Adelaide SA 5006 Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto je du niveloj Vespero de teatro kaj muziko Bankedo Ekskursoj de Adelajdo Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Babilado kaj ridado Jarkunveno Instruistoj Trevor SteeleNi havis la honoron bonvenigi Trevor […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2024

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au Programo (Vidi la nuntempan jaron.) 2024 15 decembro 2024 Ĉu la financa industrio povas savi la planedon? – Jonathan Moylan (Aǔstralio) Jonathan Moylan estas profesia ekologiisto, kiu laboras ekde dekkvin jaroj por diversaj internaciaj, naciaj kaj lokaj senprofitcelaj organizaĵoj, gvidante kampanjojn por lukti kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj ankaŭ konservi biodiversecon. Li ankaǔ fondis Novkastelan Esperanto-Societon […]

People holding an Esperanto flag

Kongreso 2024, Ballarat Viktorio

La aŭstralia Esperanta kongreso kaj somerkursaro en 2024 okazis en Ballarat, 5–14 januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo FEDERATION UNIVERSITY OF AUSTRALIA University Drive, Mt Helen, Ballarat VIC 3350 Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto Vespero de teatro kaj muziko Ekskursoj Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Ludvespero Jarkunveno Elŝuti la programon (PDF – 151 KB). Partopreni virtuale Iuj sesioj estis spekteblaj per Zoom. Plej multe da tiuj estas […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2023

La 3an dimanĉon de ĉiu monato, 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au Programo (Vidi la nuntempan jaron.) 2023 17 Decembro 2023 Brno kaj la regiono Suda Moravio – Mirka kaj Jirka TOMEĈEK (Ĉeĥio) Brno estas la verŝajna loko elektita por gastigi la Universalan Kongreson en 2025. Mirka kaj Jirka prezentis multajn interesajn aspektojn pri la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, inkluzive de kulturo, historio kaj turismo. Brno […]

La Ulurua Deklaro el la Koro

“ Ni, kunvenintaj ĉe la Nacia Konstitucia Konvencio de 2017, venante de ĉiuj punktoj de la suda ĉielo, faras tiun deklaron el la koro: Niaj triboj Aborigenaj kaj tiuj de la Toresaj Markol-Insuloj estis la unuaj suverenaj nacioj de la aŭstralia kontinento kaj ĝiaj apudaj insuloj, kaj posedis ĝin laŭ niaj propraj leĝoj kaj kutimoj. Tion faris niaj prapatroj, laŭ nia kulturo, de la Kreado, laŭ la komuna juro de ‘nememorebla tempo’, kaj laŭ scienco antaŭ pli ol 60 000 […]

AEA ricevis Diplomon pri Elstara Agado

En la Solena Fermo de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino estis anoncita la disdono de 12 diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado por la jaro 2023. La Diplomoj pri Elstara Agado estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Aŭstralia Esperanto-Asocio ricevis Diplomon pri Elstara Agado pro sia longdaŭra okazigo de somerkursaroj kun partoprenantoj kaj gvidantoj el diversaj landoj kaj kontinentoj, kaj pro sia daŭra serio de konstantaj retprelegoj dum […]