La Kongreso kaj somerkursaro 2020 okazis ĉe St Francis Retreat Centre, 50 Hillsborough Road, Mt Roskill, Aŭklando, Nov-Zelando.
2020 kongreso: komentoj kaj fotoj
Aǔstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso kaj Somerkursaro – Aŭklando, Nov-Zelando (10a – 19a Januaro 2020) La Kongreso kaj somerkursaro 2020 okazis ĉe St Francis Retreat Centre, 50 Hillsborough Road, Mt Roskill, Aŭklando, Nov-Zelando. Niaj specialaj gastoj estis Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, kaj Stefan MacGill, fama verkisto kaj eks-vicprezidanto de UEA (2013–2019). Inter la programeroj estis ludvespero, tuttaga ekskurso al belaj naturaj lokoj proksime al la urbo, gvidata vizito al Aŭklanda Art-Galerio, kaj seminario por “Aktivula Maturigo” (AMO), kiu […]
Kongreso kaj Somera Kursaro 2020
10a – 19a Januaro 2020, en Aŭklando, Nov-Zelando Informo kaj aliĝilo en la Kongresa paĝo
Nova estraro de UEA elektiĝis
En sia unua kunsido dum la 104-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la venonta trijara periodo. Kun la ĉeesto de 35 Komitatanoj A, reprezentantaj la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn, kaj 5 Komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj, la Komitato unue kompletigis sin per la elekto de 9 Komitatanoj C: Duncan Charters, Andreas Diemel, Mark Fettes, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Zsofia Kóródy, François Lo Jacomo, Stefan MacGill kaj Rakoen […]
Kvar plenplenaj tagoj en Esperantujo
De Terry Manley (Armidale, NSK) (Originale publikigita en Esperanto sub la Suda Kruco, vol. 26[2], num. 135, Junio 2019) Mi alvenis Esperantodomen marde vespere, la 23-an de Aprilo, kaj renkontis Franciska, kiu ankaŭ venis helpi pri la arkivo en Esperanto-Domo. Post iom da babilado ni iris butikumi kaj, reirinte al la klubo, ni vespermanĝis. Dmitri lasis por mi matracon kaj littukojn sur la supra etaĝo, kie mi dormis. Estis agrable aŭskulti la fluan, klaran voĉon de Franciska kaj havi oportunon […]
Tri-taga arkiva laborkunveno
Inter la 24-a kaj la 26-a de aprilo membroj Jonathan Cooper (Gosford, NSK), Heather Heldzingen (Melburno), Sandor Horvath (Adelajdo), Franciska Toubale (Melburno) kaj Terry Manley (Armidale, NSK) partoprenis la arkivan laborkunvenon ĉe Esperanto-Domo, Sidnejo. Alan Turvey (Wyong, NSK) ankaŭ partoprenis la 25-an. Ni komencis ordigi librojn, skanis proksimume 800 fotojn kaj multe diskutis kiel aranĝi niajn librojn, revuojn kaj aliajn aĵojn. Kelkaj rezultoj espereble baldaŭ aperos en nia retejo. Kompreneble, restas multaj pli por fari, do se iu volas kaj […]
Forpaso de Margaret Chaldecott
Tre malfeliĉe ni anoncas, ke nia kara amikino Margaret Chaldecott forpasis la 25-an de marto, 2019. Margaret estis dum longa tempo membro de la Sidneja Esperanto-Societo kaj, ekde 1964 ŝi estis diverstempe sekretario, prezidanto kaj kasisto de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio (kaj la redaktisto de la novaĵletero “Telopeo”) kaj estrarano de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ŝi estis delegito de UEA dum multaj jaroj. Per dediĉitaj membroj kiel Margaret la movado travivis kaj prosperis dum multaj jaroj kaj pro tio ni […]
Esperanto en radio-SBS
La 6-an de junio 2018 ĵurnalisto (Amelia Dunn) kaj filmisto de la aŭstralia radi- kaj televid-kanalo SBS pasigis unu horon kaj duonon en Esperanto-Domo, Sidnejo, intervjuante plurajn esperantistojn. La rezulto (ĝis nun) estas radiprogrameto/podkasto: Universal but obscure language making a comeback with internet.
Orienttimoranoj rakontas ĉe la dua trilanda kongreso
Orienttimoranoj rakontas pri kelkaj spertoj, kiujn ili havis dum la dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio. Intervjuis Heidi Goes, tuj antaŭ la fermo de la kongreso.
Vintra Kursaro de Esperanto 2018, Adelajdo
La 9-an kaj 10-an de junio 2018, 10:00–15:00 The Box Factory, 59 Regent St, Adelajdo, Sud-Aŭstralio 5000 (Google maps) Kontakto: (08) 8297 6125 aŭ 0422 221 824 Retpoŝto: esperantosouthaus@gmail.com
