Raporto pri Bekasi de Ilia Sumilfia Dewi

Raporto pri Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio La 28-an de marto ĝis la 2-an de aprilo 2018 okazis la dua trilanda kongreso en la urbo Bekasi, kiu troviĝas 55.6 km for de la internacia flughaveno en Ĝakarto. Plejparte da eksterlandaj kongresanoj neniam aŭdis pri la urbo kaj ne havis ideon kia urbo ĝi estas. Tamen mi proponis la urbon al aliaj organizantoj el Aŭstralio kaj Nov-Zelando ĉar en tiu dua granda urbo de Okcidenta Javo troviĝas junuloj, kiuj jam […]

Adiaǔa mesaĝo de Albert Garrido

Blovo de freŝa aero Aǔdiaǔa mesaĝo de Albert Stalin Garrido (Filipinoj) AEA invitis Albert al la dua trilanda kongreso en Bekasi. Estis la unua fojo aǔdi ion pri Esperanto en Filipinoj. Karaj kongresanoj kaj amikoj, Kun bedaŭro mi elkore pardonpetas ĉar mi ne povas partopreni la ferman ceremonion kun vi, ĉar mi devas flugi je la 11-a matene. Mi eĉ ne povis ĝuste adiaŭi vin, specife dum la bankedo, ĉar mi devis foriri frue por preni la oportunon aĉeti suvenirojn […]

Raporto pri Bekasi de la prezidanto de AEA

Amikeco en Bekasi Dua tri-landa kongreso, Bekasi, Indonezio 28-an de marto – 2-an de aprilo 2018 Mi sidas en blua Damri-buso inter Bekasi kaj la flughaveno en Ĝakarto. La duonplena buso nur malrapide moviĝas, ofte eĉ staras. Mi demandas min, kiom da tagoj (jaroj) tiuj trafikŝtopiĝoj forrabas de la loĝantaro? Ekstere mi vidas la grandegan, vastan urbon de Ĝakarto. Antaŭ unu horo ni adiaŭis niajn (mal)novajn amikojn. Do kia estis la dua tri-landa kongreso? Ne partoprenis tiom da homoj kiel […]

Komentoj pri la Dua Trilanda Kongreso

Je la fino de la Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio, 2018, ni petis kongresanojn doni al ni komentojn. Jen la rezultoj: Mi ŝatis la kurson kaj la prezentadojn, la dancadon kaj kantadon. Mi speciale ŝatis la prezentadon de Sandor, Heidi kaj Elstara. Mi ne povas paroli Esperanto, so I’m sorry for English… I feel so blessed to be able to attend the congress. All of the people there were so kind and friendly. Too bad, my Esperanto is not […]

Dua trilanda kongreso 2018

La trilanda kongreso en Bekasi 2018 jam finiĝis. Ĉi tiu paĝo informas pri kio okazis. Indonezio / Aŭstralio / Novzelando BEKASI, INDONEZIO : 28 Marto – 2 Aprilo 2018 HORISON HOTEL JI. KH. Noer Ali, Kayuringin Jaya, Bekasi Sel., Kota Bks, Jawa Barat 17148, Indonezio Vidu raportojn, komentojn kaj fotojn SPECIALAJ GASTOJ Heidi Goes (nask. 1976, Belgio) diplomiĝis pri afrikaj lingvoj kaj kulturoj kun disertaĵo pri la Esperanto-movado en Afriko (1999). Ŝi estas kunkompilanto de la indonezilingvaj ŝlosilo Kunci Esperanto […]

Esperanto diskonigita en Maitland, NSK

Sabaton la 10an de Februaro 2018, pluaj esperantistoj (kvar vestitaj en specialaj verdaj t-ĉemizoj) iris al la multkultura festivalo “Maitland Riverlights” por diskonigi Esperanton. Eckard Roehrich eksponis lignajn vorterblokojn, kiujn li faris por instrui pri la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Sidĉambro” (Language Lounge). Kiam ni proponis propagandaĵojn, iuj diris, “Mi estas bona”. Certe! Tamen mi pensas, ke ili estus pli bonaj se ili akceptus la libretojn. 🙂 Iuj infanoj petis multajn libretojn – tre […]

Dua kongresa bulteno nun haveblas

La Dua Trilanda Kongreso (Indonezio, Aŭstralio, Novzelando) okazos en Bekasi, Indonezio de la 28-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 2018. Elŝutu la Duan kongresan Bultenon (PDF, 4 paĝoj, 401 KB)

Elektita estraro 2018

La Jarkunveno de AEA okazis sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. Terry Manley, el Armidale, NSK, malavare konsentis esti nomumita kiel nova estrarano, por anstataŭi Joanne Johns, kiu decidis ne esti renomumata. Terry kaj la cetero de la estraro estis tiel elektitaj. Vidu la (nuntempa) liston de estraranoj.

Jarkunveno 2018

La Jarkunveno de la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazos sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. La kunveno komenciĝos je la 2-a ptm per Australian Eastern Summer Time (Sidnejo, Melburno). Se vi volas partopreni, bonvolu retpoŝti vian Skype-nomon al Sandor, per prezidanto@esperanto.org.au.

Antaŭ- kaj post-kongresa ekskursoj 2018

Kelkaj detaloj de la ekskursoj antaŭ kaj post la Dua Trilanda Kongreso 2018, en Bekasi, Indonezio, estis publikitaj. La antaŭkongresa ekskurso estos en Anyer, la 23-a ĝis la 27-a de Marto 2018. La programo ĉefe temos pri marbordaj aktivaĵoj kaj la vulkano Krakatau. La postkongresa ekskurso estos en Bali, la 3-a ĝis la 6-a de Aprilo 2018. La programo estas determinota.