Aǔstralia-Novzelanda Kongreso/Somerkursaro – Melburno (02 – 11 januaro 2015) Partoprenis 50 homoj el 7 landoj en la kuna aŭstralia kaj novzelanda kongreso kaj somerkursaro ĉe International House, Melburna Universitato. Ĉar ni vere volas plibonigi niajn rilatojn kun niaj najbaraj landoj ni invitis Ilia Dewi el Indonezio kaj Teofilo de Jesus el Orienta Timoro. Ambaǔ bone reprezentis siajn landojn. “La kongreso okazis en agrabla etoso kaj niaj akraj internaj problemoj de la lastaj jaroj tutcerte preskaǔ malaperis en la mallumo de […]
Fotoj de la 2015 kongreso
Jen aro da 32 fotoj de la 2015 AEA/NZEA kongreso kaj somerkursaro, faritaj de Joanne Johns kaj Peter Johns. Kelkaj aliaj aperos en estonta eldono de ESK.
Nekrologo: Keppel Earl Enderby (1926–2015)
Nia estimata kaj kara Kep, iama prezidanto de UEA kaj de AEA, forpasis la 8-an de januaro. Pro lia agado en la Esperanto movado, funebras homoj ĉirkaŭ la mondo. Kep naskiĝis la 25-an de junio 1926 en Dubbo NSK kaj tie ĉeestis la primaran- kaj altlernejojn. En 1944 la 18-jarulo aliĝis al la aŭstralia flugarmeo (RAF) kiel pilotlernanto (1944-45) kaj sekve ankaŭ flugis helikopterojn ĝis siaj 60aj jaroj. Post la Dua Mondmilito li studis la juron ĉe la Universitato de […]
AEA-Raporto de decembro 2014
Elŝutu la oficialan raporton de AEA por decembro 2013 – decembro 2014, prezentota dum la Jarkunveno la 3-an de january 2015. En Esperanto kaj la angla.
Gravaj detaloj por kongresanoj
Informo pri la 2015 kongreso kaj somerkursaro de Esperanto, Melburno Kiel atingi la kongresejon Internaciaj esperantistoj aŭ esperantistoj de aliaj ŝtatoj, kiuj intencas uzi publikan transporton en Melburno, kaj kiuj veturos per “Skybus” de la flughaveno aŭ kiuj veturos per vagonaro al “Southern Cross” stacidomo, devas aĉeti vizitanto-karton “Myki” ($14 aŭ $7 por koncesiuloj). Tiu vizitanto-karto inkluzivas mapon kaj instrukciojn por la uzado de la karto. La vendejoj estas ĉe budoj apud la haltejoj de la “Skybus” en la flughaveno. […]
Volontula bibliotekisto bezonata
La Biblioteko kaj Arkivo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, lokita en Esperanto-Domo (proksime al la Stacidomo Redfern, Sidnejo) estas admininstrata de emerita bibliotekisto en Kanbero, kiuj vizitas plurfoje jare. Emerita bibliotekisto, aŭ iu kun biblioteka sperto, estas bezonata por doni lokan helpon daŭrigi ordon en la kolekto de proksimume 4000 eroj. Kontaktu Huigh Malcolm (huighm@gmail.com).
Dua AMO-seminario – Sidney, Kanado
La 9an kaj 10an de julio 2014, trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, kaj mi el Aŭstralio, partoprenis dutagan seminarion por Aktivula Maturigo (“AMO-2”) en marborda urbeto Sidney (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon “Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko”, sub gvido de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA. En la programo estis pluraj prezentoj kaj diskutsesioj, kaj diversaj laborgrupoj pri specifaj temoj. Fine de la seminario naskiĝis kvar […]
Raporto pri la Kongreso kaj Somerlernejo, 2014
Kanbero, 3–12 januaro 2014 En la Aŭstralia Nacia Universitato en Kanbero unu el sennombraj konstruaĵoj nomiĝas Ursula Hall. En ĝi la estraro de AEA organizis la Kongreson kaj Somerkursaron de Aŭstralia Esperanto-Asocio por 2014. Partoprenis en ĝi proksimume 52 fervoraj gesamideanoj el Koreio, Nepalo, Indonezio, Germanio, Novzelando, Vjetnamio, Novkaledonio, Hungario kaj eĉ pli multaj el Aŭstralio. Ni kunvenis en tre pura, bela kaj grandega ĉambrego. En la dua vespero (sabato) Trevor Steele gvidis kvizludadon, kiu amuzis nin ĉiujn, malgraŭ ke […]
Retejo ne funkciis dum semajno
Je la 4-a ĝis la 11-a junio 2014, tiu ĉi retejo ne funkciis, pro ‘aparatara fiasko’ de la ret-servilo. Komenca esploro indikas ke ĉio estas sama kiel antaŭ la fiasko, sed se vi trovos ion ajn strangan, bonvolu sciigu nin. Se vi penis sendi retleteron al AEA (al adreso finanta per ‘@esperanto.org.au’) dum la senkonekta periodo, bonvolu resendi.
Esperanto, la lingvo de amo
Radio-intervjuo kun Heather Heldzingen ĉe 774 ABC Melburno, de Richard Stubbs, la 6-an de junio 2014, 1.30 ptm Legu la artikolon (en la angla)
