
Rubeno Fernandez ASENSIO (16 nov.)
La 3an dimanĉon de ĉiu monato 17:00 Sidnej-tempe (UTC+11)
BONVOLU RIMARKI: Sidnejo nun sekvas somertempon.
Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al:
prezidanto@esperanto.org.au
> Prelegserio de 2024
> Prelegserio de 2023
> Prelegserio de 2022
> Prelegserio de 2021
Programo
15 Februaro 2026
(Anoncota)
Antaŭaj sesioj
16 novembro 2025
La Universala Deklaracio pri Arĥivoj (aŭ Metu arĥiviston en vian vivon) – Rubèn (Rubeno) Fernández ASENSIO (Katalunio)
Esperantistoj kaj arĥivistoj havas unu similecon: gravan problemon pri publika bildo. Ĉi tiu prelego ilustros tiun bildon per personaj spertoj, vortaraj difinoj kaj vort-asociiĝoj, kaj kontrastos ĝin kun praktikaj ekzemploj de la agad-kampo kaj neceso de arĥivistoj en kaj ekster Esperantujo. Tio montros ke la kerna karakterizo de arĥivoj ne estas antikveco. Pli ol nuraj helpantoj de historiistoj, arĥivistoj rigardas sin gardantoj de rajtoj kaj devoj, kapablaj pensi pli longperspektive ol aliaj. Poste estos prezentata la Internacia Konsilio de Arĥivoj kaj unu el ĝiaj ĉefaj agadoj por disvastigi publikan konscion pri la graveco de arĥivoj: la Universala Deklaracio pri Arĥivoj. Estos diskutata la origino de la Deklaracio en Kebekio – ĝiaj disvolviĝo kaj sukcesoj, ĝia esperanta versio estos prezentata, kaj fine estos analizata ĝia unua frazo, por pruvi kiel la internacia arĥivistika terminologio estas multe pli artefarita ol Esperanto mem, ĉar ne spegulas veran uzadon, kaj kiel malfacilas ne nur internacia sed ankaŭ interfaka komunikado.
19 oktobro 2025
Horo kun Bruna Ŝtono – Mikaelo BRONŜTEJN (Rusio)
Mikaelo Bronŝtejn, pseŭdonimo Bruna Ŝtono, verkas en la rusa kaj en Esperanto dum 60 jaroj. En Rusio kaj en aliaj landoj aperis ĉirkaŭ cent liaj libroj – romanoj, noveloj, poemaroj, eseoj ktp. Krome, li verkas kaj tradukas kantojn, prezentitajn en multaj UK-oj kaj aliaj amasaj esperantistaj aranĝoj, ankaŭ en 6 KD-oj. Dum la prezentado estis kelkajn poemojn de Mikaelo, atentokaptan noveleton kaj kanton.
(Bedaŭrinde, pro teknika problemo, tiu prezento ne estis registrita.)
21 septembro 2025
Muzikaj sekretoj – Francesco FRANCESCHINI (Italio)
Aŭskultado kaj simpla analizo de tri-minuta partituro verkita antaŭ du jarcentoj donas inspiron por malkovri kiel muziko, supervenkante kulturajn kaj naciajn barilojn, kapablas emocii homojn kaj tuŝi ĉies sentojn. La prelego malkaŝas kelkajn sekretojn de la alia universala lingvo, muziko, kaj ĝian efikecon kiel rimedo por la monda interkompreniĝo.
Francesco estas itala publicisto pri teknikaj kaj sportaj fakoj, aŭtoro de popularigaj instruaj verkoj pri programado, muzikamanto kun kvinjara vizitado de muzika konservatorio kaj, laŭ la ekzemplo de kara majstro Renato Corsetti, disvastiganto de la bona lingvo en aziaj landoj, precipe Ĉinio. Li esperantiĝis danke al instruado de Renato Corsetti, Mark Giraud, Anna Lowenstain kaj Trevor Steele.
17 aŭgusto 2025
La epoko de l’ elektro – Benno LANG (Aǔstralio)
Benno esploros la modernan magion de la elektro, la plej utila speco de energio, kaj la solvo de tiom da problemoj. Ni jam havis la elektron dum pli ol du jarcentoj. Nun komenciĝas la vera epoko de l’ elektro!
20 julio 2025
Cent mil kilometroj per kaj por Esperanto – WON Daewon / MÁRKUS Gábor (Hungario)
Márkus Gábor vizitis japanan universitaton per Esperanto-stipendio, doktoriĝis en japana ekonomio kaj, kiel komitatano de Hungario en UEA kaj prezidanto de Eǔrazia Kultura Centro, vizitis multajn landojn de ĉiuj kvin kontinentoj. Pri lia agado aperis artikolo sur paĝoj 250-251 en revuo Esperanto, kun la titolo Cent mil kilometroj por Esperanto. Travojaĝante la mondon, li konatiĝs kun kulturo, pensmaniero, ideologio kaj religio de diversaj popoloj, kaj fariĝis membro de Aǔditora Komisiono de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Dum la lastaj pli ol dek jaroj, li regule ĉeestis kaj prelegis en la Ǔonbulismaj meditadaj renkontiĝoj en Koreio. Krome li instruis Esperanton en universitatoj en Tajlando, Koreio, ktp, kaj ricevis ǔonbulanan nomon “Won Daewon” de la Ĉefmajstro de tiu organizaĵo. Li resumis siajn konkludojn rilate al religioj kaj pensmanieroj en sia libro, Vojoj al la pinto de Fuĵi-monto
15 junio 2025
Mitsumasa Anno, japana verkisto kaj ilustristo de infanlibroj – Nicole ELSE (Aǔstralio)
Mitsumasa Anno laboris kiel instruisto pri matematiko dum 10 jaroj. Pluraj el liaj libroj rilatas al matematiko kaj instruas konceptojn en tre amuza simpla maniero. Liaj libroj estis tradukitaj en multaj lingvoj. Li ankaŭ verkis librojn kiuj tute ne havas tekston. En tiu prelego Nicole parolos pri 12 el liaj libroj.
18 majo 2025
La Sorobano: pli ol abako: esploro kaj praktiko – Moisés HERRERA (Kolombio)
Ĉi tiu prezento esploros la sorobanon, la japanan abakon, ekde ĝia historio, kulturo kaj evoluo, ĝis ĝia baza funkciado, mirindaj kapabl(ig)oj kaj nuntempaj aplikoj. Per ekzemploj kaj ludoj, ni malkovros kiel tiu miljara ilo daŭre estas uzata kiel eduka kaj mensostimula ilo. La aliro estos dinamika kaj celita veki scivolemon kaj amuzon por ĉiuj.
20 aprilo 2025
Arto estas kiel boksado – Jonathan COOPER (Aŭstralio)
Polemiko en arto ne estas nova fenomeno; ĝi jam okazis dum la Renesanco. Ĉi tiu prelego ekzamenis kelkajn el la temoj pri kiuj artistoj malkonsentis kaj argumentis dum la pasintaj 550 jaroj, kaj pere de tio, oni lernos kelkajn gravajn kaj interesajn aferojn pri arto. Jonathan laboris ĉe la Artgalerio de Novsudkimrio, Sidnejo, Aŭstralio, dum pli ol 30 jaroj. Inter la postenoj kiujn li okupis estis la ĉefkunordigisto de edukaj programoj kaj retejmanaĝero. Li nun estas vic-prezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Esperanto NSW.
16 marto 2025
Cisarua 2025: Azio kai Oceanio – Hoan Trần (Ĝojo) (Vjetnamio) kaj Arya Bhaskara Ferduzi (Indonezio)
La 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos en Indonezio inter la 9a kaj 16a de aǔgusto 2025. Jen perfekta okazo pasigi aǔstralian vintron en tropika paradizo, konatiĝi kun homoj el Azio kaj aliaj mondopartoj, kaj kunlabori por plifortigi nian agadon en Oceanio. Samideanoj de diversaj aĝoj, lingvoniveloj kaj kontinentoj bonvenas al la IJK. Venu al ĉi tiu informsesio por scii kiuj mirindaĵoj atendas vin en Indonezio.
16 februaro 2025
Televidkvizo pri logika pensado – Nicole ELSE (Aǔstralio)
Kutime por bone sukcesi en kvizoj, oni bezonas scii multajn faktojn pri historio, filmoj, famuloj, sporto, ktp. Ne por tiu ĉi; oni nur bezonas logike pensi kaj atente legi la demandojn. Nicole esperas ke vi ja provos respondi al ili. Bona ekzerco por la cerbo.
