Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2024

Jonathan Moylan (15 Dec.)

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe

Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al:
prezidanto@esperanto.org.au

Programo

(Vidi la nuntempan jaron.)

2024

15 decembro 2024

Ĉu la financa industrio povas savi la planedon? – Jonathan Moylan (Aǔstralio)
Jonathan Moylan estas profesia ekologiisto, kiu laboras ekde dekkvin jaroj por diversaj internaciaj, naciaj kaj lokaj senprofitcelaj organizaĵoj, gvidante kampanjojn por lukti kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj ankaŭ konservi biodiversecon. Li ankaǔ fondis Novkastelan Esperanto-Societon antaǔ dudek jaroj (ĝi ne plu estas aktiva). Nuntempe li laboras por la Aǔstralia Fonduso por Konservado (ACF) kaj lia fokuso estas la transformigado de financaj organizaĵoj kiel bankoj kaj pensifondusoj. Evidente profitcelaj organizaĵoj ne povas bene ŝanĝi la mondon sen premo. Sed ĉu ili jam ŝanĝiĝas – kaj kiel uzi la potencon de popolaj kampanjoj por pli ŝanĝi ilin?

17 novembro 2024

Laboro por rifuĝintoj – Rainer KURZ (Germanio)
Rainer esploris la situacion de rifuĝintoj en Germanio kaj prezentis sian krean projekton “Laboro por rifuĝintoj“. Por tio li gajnis prestiĝan germanan premion.

20 oktobro 2024

Diktaturoj kaj Esperanto – Ana ALEBIĆ-JURETIĆ (Kroatio)
En 72 jaroj de ĝia daŭrigo (1918-1991) Jugoslavio spertis du diktaturojn: la unua en la periodo 1929-1941, kaj (oni diras) la dua post la dua mondmilito, en la periodo 1945-1991. La du diktaturoj donis malsamajn kondiĉojn por Esperanto: dum la unua, Esperanto estis malpermesita kaj esperantistoj persekutitaj, kaj dum la dua, la ŝtato subtenis Esperanton, sed ne ĉiam finance. Tio estis la ora periodo por Esperanto, ne sole en Jugoslavio, sed tutmonde. Interese, du plej gravaj esperantistoj, kiu multe laboris por la rekono de Esperanto, alvenis el Jugoslavio: Ivo Lapenna kaj Tibor Sekelj.

15 septembro 2024

Dispartigo de pura akvo: Kio okazas ĉe vi? – Guy MARTIN (Francio)
Antaŭ 20 jaroj, kelkaj agrikulturistoj decidis kultivi maizon, kiu bezonas multe da akvo por kreski. Pro klimatŝanĝo, ili ne plu havas sufiĉe da akvo en riveroj aŭ boradoj. Do ili decidis konstrui akvorezervujegojn vintre, plenigitaj per boradoj. Sed, tiel mankas akvo en subtera akvonivelo kaj nur 5% de agrikulturistoj rajtas uzadi tiun konservitan akvon kiu somere vaporiĝas.

18 aŭgusto 2024, 16:45 (UTC+10)

“(Mal)konvena” informado pri Esperanto – Petr CHRDLE (Ĉeĥio)
Fama ĉeĥa esperantisto Petr Chrdle defios vin per surprizaj faktoj pri nia lingvo.

21 julio 2024

La eterna mondbildo de Martinus kaj Esperanto – Javier Romero TELLO (Hispanio)
Kiu estis Martinus? Kio okazis en lia vivo por akiri kosman konscion? Kaj kion li antaŭvidis rilate al la estonta mondŝtato kaj la estonta mondlingvo, Esperanto?

16 junio 2024

Armenio: Muzeo sub malfermita ĉielo – Araksaja ELBAKJAN (Armenio)
Iom da informoj pri antikva historio de Armenio, ĝia naturo, arkitekturo, arto kaj popolo.

19 May 2024

Olimpiaj Ludoj: Historio, faktoj kaj amuzaĵoj – Sandor HORVATH (Aŭstralio)
En julio 2014 la venontaj Olimpiaj Ludoj komenciĝos en Parizo. Sandor esploris historion de la antikvaj kaj modernaj Olimpiaj Ludoj. Vi aŭdos – aŭ eble eĉ revivigos – kelkajn specialajn momentojn, venkojn, perdojn kaj skandalojn.

21 Aprilo 2024

Brassens en Esperanto: Plu vivu Oĉjo Georgo! – Marcel REDOULEZ (Francio)
Georges Brassens (1921-1981) estis franca kanzonisto, konsiderata kiel eminenta poeto de la 20a jarcento. Diversloke tra la mondo multaj artistoj plu kantas liajn kanzonojn, des pli ke liaj tekstoj estas tradukitaj en multajn lingvojn. Kompreneble ankaŭ en Esperanton. Por honori la 100an revenon de la naskiĝtago de la artisto, La Kompanoj, kanta kaj teatra trupo de Esperanto-Gironde, loka E-grupo en Bordozo (sud-okcidenta Francio), kolektis, aktualigis kaj publikigis sesdek ses kantojn. Marcelo Redoulez estas la reĝisoro de La Kompanoj.

17 Marto 2024

Psiĥaj fenomenoj en brazila E-komunumo – Trevor Steele (Aǔstralio)
Volontula laboro en “Bona Espero” ŝanĝis la vivon de Trevor. Ekzistas nevideblaj fortoj same realaj kiel ĉiutagaj materiaĵoj.

18 Februaro 2024

Drakulo: Legendo kaj historio – Rodica TODOR (Rumanio)
Drakulo estas unu el la plej popularaj figuroj de ĉiuj tempoj. Sed kiuj estas liaj originoj? La legendo de Drakulo akiris mistikan aŭron pro la multaj superstiĉoj kaj kronikoj dum la Mezepoko, inspirante librojn, filmojn kaj teatraĵojn. Ankaŭ rilataj estas la rumana princo Vlad Țepeș (la Palisumanto), la romana ĉeffiguro, Bram Stoker, kaj eĉ ligoj kun la brita reĝa familio. Pri tiuj temoj la prelego donis kelkajn klarigojn.

Posted in Nekategoriita.