Aŭstraliaj kongresoj kaj somerkursaroj

Kongresa grupfoto, Aŭklando, 2026
La Aŭstralia Esperanta Asocio okazigas nacian kongreson, kombinitan kun Esperanta somerkurso, ĉiujare, kutime komence de januaro. Iafoje ili okazas kune kun la Esperantaj asocioj de najbaraj landoj, kiel ekzemple Nov-Zelando kaj Indonezio.

Lastatempaj kongresoj

  • 2026 Aŭklando, Nov-Zelando (kun NZEA)
  • 2025 Adelajdo
  • 2024 Ballarat
  • 2023 Melburno
  • 2022 (Rete)
  • 2021 (Rete)
  • 2020 Aŭklando, Nov-Zelando (kun NZEA)
  • 2019 Adelajdo
  • 2018 Bekasi, Indonezio (kun IEA)
  • 2017 Brisbano
  • 2016 Bandung, Indonezio (kun IEA)
  • 2015 Melburno

Universala Kongreso de Esperanto 2027

La 112a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Melburno, de la 1a ĝis la 8a de julio 2027.

Ĉi tiu kongreso havos specialan signifon: ĝi okazos nur duafoje en Oceanio post la memorinda kongreso en Adelajdo en 1997.

Melburno estas konata pro sia riĉa kultura vivo, vigla multkultura medio kaj mondfamaj edukaj institucioj.

AEA kaj la Universala Esperanto-Asocio (UEA) respekte agnoskas, ke Melburno/Narrm estas la tradicia lando de la Kulina Nacio. La regiono, kies tradicia nomo en la lingvoj Woiwurrung kaj Boonwurrung estas skribata respektive kiel Narrm kaj Naarm respektive, estas hejmo al indiĝena historio, kiu datiĝas de almenaŭ 40 000 jaroj. La tradicia nomo reflektas profundan kulturon kaj ligon al la lando.

Pro la Universala Kongreso en Melburno, ne okazos aŭstralia kongreso kaj somerkursaro en 2027. Detaloj pri la kongreso en 2028 aperos ĉi tie kiam disponeble.