Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Virtuala Kongreso kaj Somerkursaro 2022

Kiam?

8–12 januaro 2022
Specife: inter sabato, la 8a de januaro, 11:00, kaj merkredo, la 12a de januaro, 21:00
Ĉiuj tempoj estas laŭ Sidnejo (UTC+11).

Kiel?

Rete, per Zoom

Programo

Vidu la plenan programon, kun ligiloj al filmetoj en YouTube.

Kiom ĝi kostis?

Membroj de AEA aŭ NZEA: senpage (tamen pri donacoj ni estis tre dankemaj)
Ne-membroj: rekomendita donaco de AUD 75,00 por la tuta kongreso, aŭ po AUD 20,00 tage

Somerkursaro

kapfoto

Alekso Miller

Okazis formalaj klasoj (kun mondfama instruisto Alekso Miller) por progresantoj dum la matenoj: kurso pri eblaj malfacilaĵoj de Esperanta gramatiko.

Samtempe, dum kvin sesioj, iuj el ni esploris la situacion de rifuĝintoj en la pasinteco kaj nuntempe. Sandor Horvath prezentis je la komenco de ĉiu tago. Poste, partoprenantoj mem kontribuis ion rilate al rifuĝintoj, kaj ni spertis viglajn diskutojn.

Posted in Nekategoriita.