Prelegoj spekteblaj per YouTube (septembro 2020)

Du pluaj prelegoj per Zoom, organizitaj de Aŭstralia Esperanto-Asocio, estas nun spekteblaj: Dimanĉon, la 16-an de aŭgusto 2020 “Mia esperantista vivo” – Carlo Minnaja (Italio) youtu.be/ciF3UQoRqOw Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) – Manfred Westermayer (Germanio) youtu.be/nCpjMQQkyh4 Kanalo YouTube de Aŭstralia Esperanto-Asocio (“Esperanto Australia”): www.youtube.com/channel/UCroGoFIlRT6nnni-hXve6ww

Prelegoj spekteblaj per YouTube (aŭgusto 2020)

Du pluaj prelegoj per Zoom, organizitaj de Aŭstralia Esperanto-Asocio, estas nun spekteblaj: Dimanĉon, la 16-an de aŭgusto 2020 “Historiaj pandemioj kaj la sekvoj ” – Trevor Steele (Aŭstralio) youtu.be/dIncOG53euM “Kenwood House: historia domego en norda Londono – Anna Löwenstein (Britio) youtu.be/ky4RS8Dso4Q Kanalo YouTube de Aŭstralia Esperanto-Asocio (“Esperanto Australia”): www.youtube.com/channel/UCroGoFIlRT6nnni-hXve6ww

Du prelegoj nun spekteblaj per YouTube (julio 2020)

Du prelegoj per Zoom, dimanĉon, la 19-an de julio 2020, organizitaj de Aŭstralia Esperanto-Asocio: “Monato – 40 jaroj”: La historio de la mondfama Esperanta revuo – Paŭl Peeraerts (Belgio) youtu.be/vnZ7rgO_62M “La ĉefaj sociosciencaj kialoj kaj efikoj de KOVIM-19, kaj kiel Hungario sukcesis trakti la epidemion” – D-ro Márkus Gábor (Hungario) youtu.be/6ezevwzw4LU Kanalo YouTube de Aŭstralia Esperanto-Asocio (“Esperanto Australia”): www.youtube.com/channel/UCroGoFIlRT6nnni-hXve6ww  

Virtuala Unu-taga Kongreso

Dimanĉon, la 7-an de Junio 2020 Per Zoom ĜISDATIĜO 11-jun-2020: Spektu Videaĵojn AEA organizis virtualan vintran kongreson dum la tuta tago. Ni havis la jenajn eksterlandajn prezentantojn: • Duncan Charters, Usono • Katalin Kováts, Nederlando • jOmO, Francio • Renato Corsetti, Britio • Keyhan Sayadpour, Irano Ni ankaǔ oraganizis kelkajn lingvo-klasojn por komencantoj. Partoprenado estis SENKOSTA. Oni povis partopreni la tutan tagon aǔ elekti nur kelkajn sesiojn. PROGRAMO [Tempoj laŭ orienta Aŭstralio (UTC+10:00)] 08:30 Malferma “ceremonio”: Bonveno, klarigoj pri la […]

Kunvenoj rete dum la pandemio KOVIM-19

Pro restriktoj pri publikaj kunvenoj rilate al la pandemio KOVIM-19 (COVID-19), ĉiuj lokaj klub-kunvenoj estas suspenditaj ĝis nova avizo. Pluraj lokaj grupoj anstataŭe okazigis retajn kunvenojn, plejparte uzante Zoom. Iu ajn – eĉ se el alia lando – estas bonvena aliĝi kaj partopreni. Vidu la liston de retaj kunvenoj en Aŭstralio

2020 kongreso: komentoj kaj fotoj

Aǔstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso kaj Somerkursaro – Aŭklando, Nov-Zelando (10a – 19a Januaro 2020) La Kongreso kaj somerkursaro 2020 okazis ĉe St Francis Retreat Centre, 50 Hillsborough Road, Mt Roskill, Aŭklando, Nov-Zelando. Niaj specialaj gastoj estis Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, kaj Stefan MacGill, fama verkisto kaj eks-vicprezidanto de UEA (2013–2019). Inter la programeroj estis ludvespero, tuttaga ekskurso al belaj naturaj lokoj proksime al la urbo, gvidata vizito al Aŭklanda Art-Galerio, kaj seminario por “Aktivula Maturigo” (AMO), kiu […]