Fotokonkurso 2026

Jen la premio-gajnintoj de la fotokonkurso por la 2026 Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-kongreso kaj somerkursaro. Unua premio – Helen Palmer Ĉi tiu foto tuj kaptas onin per la fortaj koloroj de la T-ĉemizo kaj la okulfrapa verda stelo. La komponado metas onin en la vidpunkton de la subjekto, kaj tiras onin en la foton, kiu havas multe da profundeco pro la diversaj tavoloj (subjekto, monteto, antaŭurbo, rivero, urbo). Tiuj tavoloj ankaŭ donas intereson al la foto per siaj kontrastaj anguloj. […]