Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2023

Sandor Horvath, pri Julian Assange (21 Majo)

La 3an dimanĉon de ĉiu monato, 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe

Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al:
prezidanto@esperanto.org.au

Programo

(Vidi la nuntempan jaron.)

2023

17 Decembro 2023

Brno kaj la regiono Suda Moravio – Mirka kaj Jirka TOMEĈEK (Ĉeĥio)
Brno estas la verŝajna loko elektita por gastigi la Universalan Kongreson en 2025. Mirka kaj Jirka prezentis multajn interesajn aspektojn pri la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, inkluzive de kulturo, historio kaj turismo. Brno estas dua la plej granda urbo en Ĉeĥio, kaj situas en la suda parto de la lando, kun bona ligoj al Prago, Vieno, Bratislavo, Budapeŝto kaj Katowice. La urbo estas konata pro sia etoso, bela arĥitekturo kaj riĉa kulturo. La regiono de Suda Moravio estas konata dank’ al vitkultivado kaj pitoreska pejzaĝo.

19 Novembro 2023

Blazonoj en Esperanto – Serĝo SIR’ (Francio)
Serĝo prezentis blazonoj kaj klarigis kial ne estas facile “heraldiki” en Esperanto.

15 Oktobro 2023

Mia vivo en Esperantujo – Ewald SCHICK (Aŭstrio)
Ewald estas longdaŭra esperantisto el Graz en Aŭstrio, kies patro estis esperantisto kaj komunisto. Ewald prezentis pri sia persona historio, la historio de la komunista partio en Aŭstrio kaj ankaŭ sia laboro kiel taksiŝoforo.

17 Septembro 2023

Greziljono: revo kaj realo – Guy MARTIN (Francio)
Guy esploris la historion de tiu speciala loko por la esperantistoj tra la mondo. Li klarigis kelkajn gravajn momentojn en la historio de la kastelo kaj ties ĉirkaŭaĵo, ĝia strukturon kaj la vizion por la estonteco.

20 Aŭgusto 2023

Okcidenta Saharo – Roger PRIETO (Portugalio)
Okcidenta Saharo estas konsiderata la lasta afrika kolonio. Post la hispana koloniigo, la teritorio estis okupita de Maroko, kaj granda parto de la orient-saharanoj fuĝis al la sudo de Alĝerio. Roger klarigis la historion kaj perspektivojn de tiu apenaŭ konata konflikto.

16 Julio 2023

La kolapso de Sovetunio – Trevor STEELE (Aŭstralio)
Trevor prezentis la historian kuntekston de tiu historia periodo, kiu fakte okazis dum li estis en Sovetunio.

18 Junio 2023

Klarnetoj kaj aliaj blov-muzikiloj – Serĝo SIR’ (Francio)
Serĝo prezentis sian blov-muzikilan kolekton, entenantan ĉefe klarnetojn, kaj klarigis kial la klarnet-familio entenas tiom da membroj (la plej multnombra el la blov-muzikilaj familioj).

21 Majo 2023

Julian Assange: heroo aŭ fiulo? – Sandor HORVATH (Aǔstralio)
Sandor esploris la vivon de Julian Assange, kaj la historion kaj gravecon de WikiLeaks.

16 Aprilo 2023

La okcitana lingvo – jOmO (Francio)
La fama kantisto jOmO prezentis la historion kaj la nunan staton de la okcitana lingvo. Li eĉ kantis en ĝi.
Memorfesto por MARCEL LEEREVELD
Verŝajne iam la plej aĝa esperantisto en la mondo, Marcel Leereveld, mortis la 21-an de marto 2023 je la aĝo de 105. La Aŭstralia Esperanto-Asocio mallonge prezentis lian vivon kaj poste ni petis la ĉeestantojn diri kelkajn frazojn pri iliaj memoroj pri Marcel.

19 Marto 2023

Monda muziko kaj danco – Helen PALMER (Aŭstralio)
La festivalo WOMAD (World Music And Dance) estas ĉiujara evento en la hejmurbo de Helen, Adelajdo, Sud-Aŭstralio. Ĝi ankaŭ okazas en kelkaj aliaj lokoj tra la mondo. Helen prezentas la historion de WOMAD kaj siajn spertojn dum tiu evento. Por ŝi, la festivalo estas tempo kiam ŝia parto de la mondo lernas ĝoje pri aliaj partoj.

19 Februaro 2023

“La KancerKliniko” (LKK) – Serĝo SIR’ (Francio)
Serĝo prezentis la historion de la satira revuo La KancerKliniko.

Posted in Nekategoriita.