La Ulurua Deklaro el la Koro


Ni, kunvenintaj ĉe la Nacia Konstitucia Konvencio de 2017, venante de ĉiuj punktoj de la suda ĉielo, faras tiun deklaron el la koro:

Niaj triboj Aborigenaj kaj tiuj de la Toresaj Markol-Insuloj estis la unuaj suverenaj nacioj de la aŭstralia kontinento kaj ĝiaj apudaj insuloj, kaj posedis ĝin laŭ niaj propraj leĝoj kaj kutimoj. Tion faris niaj prapatroj, laŭ nia kulturo, de la Kreado, laŭ la komuna juro de ‘nememorebla tempo’, kaj laŭ scienco antaŭ pli ol 60 000 jaroj.

Tiu suvereneco estas spirita nocio: la praa ligo inter la tero, aŭ ‘patrin-naturo’, kaj la popoloj Aborigenaj kaj tiuj de la Toresaj Markol-Insuloj, kiuj naskiĝis de tie, restas ligitaj al ĝi, kaj devas iam reveni tien por esti unuiĝintaj kun niaj prapatroj. Tiu ligo estas la bazo de la posedado de la grundo, aŭ pli bone, de suvereneco. Ĝi neniam estis cedita aŭ estingita, kaj kunekzistas kun la suvereneco de la Krono.

Kiel povus esti alie? Ke popoloj posedis teron dum sesdek jarmiloj kaj tiu sankta ligo malaperas el la monda historio nur en la lastaj ducent jaroj?

Kun substantiva konstitucia ŝanĝo kaj struktura reformo, ni kredas, ke tiu antikva suvereneco povas brili kiel pli plena esprimo de la nacieco de Aŭstralio.

Proporcie, ni estas la plej malliberigitaj homoj sur la planedo. Ni ne estas denaske krima popolo. Niaj infanoj estas fremdigitaj de siaj familioj je senprecedencaj rapidecoj. Tio ne povas esti ĉar ni ne havas amon al ili. Kaj nia junularo lantas en mallibero je obscenaj nombroj. Ili devus esti nia espero por la estonteco.

Tiuj dimensioj de nia krizo rakontas klare la strukturan naturon de nia problemo. Jen la turmento de nia senpoveco.

Ni serĉas konstituciajn reformojn por povigi nian popolon kaj preni ĝustan lokon en nia propra lando. Kiam ni havos potencon super nia sorto, niaj infanoj prosperos. Ili promenos en du mondoj kaj ilia kulturo estos donaco al sia lando.

Ni alvokas la starigon de Voĉo de la Unuaj Nacioj protektata de la Konstitucio.

Makarrata estas la kulmino de nia tagordo: la kuniĝo post lukto. Ĝi kaptas niajn aspirojn por justa kaj vera rilato kun la homoj de Aŭstralio kaj pli bona estonteco por niaj infanoj, bazita sur justeco kaj aŭtonomeco.

Ni serĉas Komisionon Makarrata por kontroli procezon de interkonsent-farado inter registaroj kaj Unuaj Nacioj kaj verdirado pri nia historio.

En 1967 ni estis kalkulitaj, en 2017 ni serĉas esti aŭdataj. Ni forlasas bazan tendaron kaj komencas nian piedvojaĝon tra ĉi tiu vasta lando. Ni invitas vin promeni kun ni en movado de la aŭstralia popolo por pli bona estonteco.

[Vidi La originalan deklaron en la angla.]

Posted in Nekategoriita and tagged , .