AEA ricevis Diplomon pri Elstara Agado

Diplomo pri Elstara Agado al Aŭstralia Esperanto-Asocio

En la Solena Fermo de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino estis anoncita la disdono de 12 diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado por la jaro 2023. La Diplomoj pri Elstara Agado estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Aŭstralia Esperanto-Asocio ricevis Diplomon pri Elstara Agado pro sia longdaŭra okazigo de somerkursaroj kun partoprenantoj kaj gvidantoj el diversaj landoj kaj kontinentoj, kaj pro sia daŭra serio de konstantaj retprelegoj dum kaj post la pandemio.

Posted in Nekategoriita.