KER-Ekzamenoj 2023

En 2023 AEA kuraĝigas Aŭstraliajn Esperantistojn partopreni en la KER-ekzamenoj.

La KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) ekzamensistemo estis kreita por doni komunan bazon por la priskribo de niveloj de lingva kapableco, kaj faciligi la komparon de lingvaj kvalifikoj trans diversaj landoj kaj eduksistemoj.

Oni povas ekzameniĝi je niveloj B1, B2 kaj C1, en skriba, parola aŭ ambaŭ partoj. Ĉi-jare la ekzamenoj okazos en junio (interrete) aŭ aŭgusto (fizike ĉe la Universala Kongreso en Torino).

Por certigi ke tiuj en Aŭstralio havas la ŝancon interrete ekzameniĝi je konvena horo (ĉar la organizantoj laboras laŭ eŭropa tempo) AEA klopodas kuraĝigi tiel eble plej da homoj aliĝi al la ekzamenoj. Tiel ni, kiel granda grupo, povas peti taŭgan horon por la evento. Por allogi homojn ni decidis redoni al aŭstraliaj sukcesintoj de la ekzamenoj duonon de la aliĝkosto! Simple sendi viajn detalojn al info@esperanto.org.au post kiam vi ricevis vian rezulton.

Pli da informo pri la ekzamenoj >

Ankaŭ estos kelkaj inform- kaj prepar-sesioj, por kiuj vi povas registriĝi.

Vidi aliĝkostoj >

Helpu al ni metu Aŭstralion sur la mapon de Esperantujo!

Se vi interesiĝas, ni konsilas ke vi aliĝu al la ekzamenoj kiel eble plej frue por faciligi la laboron de la organizantoj.

Trovu la aliĝilon por via nivelo >

Posted in Uncategorized.