AŬKLANDO, Nov-Zelando : 11 – 17 januaro 2026
SAINT FRANCIS RETREAT CENTRE
50 Hillsborough Road, Mount Roskill, Aŭklando, Nov-Zelando
Google Mapo
La kongreso komenciĝos per neformala renkontiĝo dimanĉ-vespere, la 11an de januaro.
La lasta evento estos matenmanĝo sabate, la 17an de januaro.
PROGRAMO inkluzivos:
• Klasojn de Esperanto
• Vesperon de teatro kaj muziko
• Ekskursojn
• Prelegojn pri Esperanto kaj aliaj temoj
• Konversacion kaj ridon
• Jarkunvenojn
• Amikiĝon, planadon
Instruistoj
Moisés Herrera
Kolombia programisto, muzik-amanto kaj pasiulo pri matematiko, Moisés estas kunlaboranto en la Kolombia Esperanto-Ligo kaj kunorganizanto kaj kuninstruanto de la ĉiujaraj internaciaj Kursoj de Esperanto por Hispanparolantoj. Li nuntempe laboras ankaŭ pri diversaj Esperantaj projektoj kaj en la Aŭstralia Esperanta firmao Orelo Software.
Joanne Cho
Joanne diplomiĝis pri komputiko, internacia rilato kaj edukado. Ŝi estas Korea-Aŭstralia esperantisto, kiu pasie laboras pri Esperanto, medio kaj farmbienado dum tri jardekoj. Kun scivolemo, entuziasmo kaj malferma sinteno pri vivo kaj homoj, ŝi antaŭĝojas kreski kune kun siaj studentoj per Esperanto.
Prezoj
RIMARKU: Prezoj estas en aŭstraliaj dolaroj, sed novzelandanoj povas pagi la samajn sumojn en novzelandaj dolaroj rekte al la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio.
Ĝenerala | Plentempa studento | |
---|---|---|
PLENA KONGRESO: | ||
Aliĝo + 3 manĝoj tage + 6 noktoj da loĝado | $1 200 | $1 100 |
Aliĝo + 2 manĝoj tage (tagmanĝo kaj vespermanĝo) – SEN loĝado | $700 | $600 |
ĈIUTAGA PREZO: | ||
Aliĝo + 3 manĝoj + loĝado | $200 | $180 |
Aliĝo + 2 manĝoj (tagmanĝo kaj vespermanĝo) – SEN loĝado | $140 | $120 |
Infanoj sub 16 jaroj, akompanataj de plenkreskulo, partoprenas senpage.
Financaj subvencioj eble estos haveblaj.
Bonvolu retpoŝti nin por peti.
Aliĝi
al info@esperanto.org.au
RIMARKO: Se la retpoŝta butono supre ne funkcias, iru al la retpoŝta ŝablona paĝo kaj sekvu la instrukciojn.
Pagu kaj donacu
Tri elektoj:
a. Per kreditkarto tra PayPal (vidu sube)
b. Per rekta deponejo al la banka konto de AEA:
BSB: 063104; Kontonumero: 10477294; Priskribo: (Via familia nomo) Kongreso
Nomo: The Australian Esperanto Association Ltd
Adreso: GPO Box 2122, Melbourne, Victoria, 3001, Aŭstralio
Kontonumero (IBAN): 06310410477294
SWIFT-BIC-kodo de la ricevanto: CTBAAU2S
Banko/lando/urbo de la ricevanto: Commonwealth Bank of Australia/Australia/Toowoomba
Korespondanta banko de la ricevanto: Commonwealth Bank of Australia
c. Per ĉeko al:
“Melburno Esperanto AEA A/C” kaj sendita al Australian Esperanto Association C/- GPO Box 2122, Melbourne 3001
Kontaktu Sandor se vi ŝatus kontribui al la programo:
prezidanto@esperanto.org.au.