Kongreso kaj somerkursaro

ADELAJDO : 5 – 11 Januaro 2025

St Anne’s College, Adelaide

ST ANN’S COLLEGE
187 Brougham Place, North Adelaide SA 5006
Google map
Tel: +61 8 8267 1478 / (08) 8267 1478

Por esperantistoj kaj lernantoj

Elŝuti la broŝuron (PDF, 1.3 MB)

Programo

La programo inkluzivos:

  • Klasoj de Esperanto je du niveloj
  • Vespero de teatro kaj muziko
  • Bankedo
  • Ekskursoj de Adelajdo
  • Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
  • Babilado kaj ridado
  • Jarkunveno

La unua ero estos vespera kunmanĝo, dimanĉon, la 5an de januaro;
la lasta ero estos matenmanĝo, sabaton, la 11an de januaro.

Elŝuti la KONGRES-LIBRON (PDF, 226 KB, ĝusta je 2025-01-02)

Instruistoj

Trevor SteeleTrevor Steele
Ni havas la honoron bonvenigi Trevor Steele, la faman aŭstralian aŭtoron, konata pro siaj elstaraj Esperanto-romanoj. La verkoj de Steele ricevis internacian rekonon, firmigante lian pozicion kiel elstaran personon en la Esperanto-literatura komunumo.

Hoan TranHoan Trần (Ĝojo)
En 2011, Hoan komencis lerni Esperanton ĉe universitata klubo en Hanojo. Dum pluraj jaroj, ŝi laboris en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam, okupis diversajn rolojn en Esperanto-organizoj, kaj nuntempe studas Interlingvistikon en Pollando. En Vjetnamio, ŝi ĉefe instruas Esperanton kaj helpas al alilandaj instruistoj. Hoan estis unu el niaj tre sukcesaj instruistoj en Ballarat (Januaro 2024).

Prezoj

Loĝado kaj manĝoj
Loĝado por ses noktoj, ĉiuj manĝoj inkluzivitaj (dimanĉa vespermanĝo ĝis sabata matenmanĝo, plus bankedo)
Bronza: unuopa ĉambro kun komuna banĉambro, manĝoj
Arĝenta: unuopa ĉambro kun privata banĉambro, manĝoj
Ora: duopa ĉambro kun privata banĉambro, manĝoj (por du personoj)
A: Aliĝu antaŭ 31 aŭg., B: Aliĝu antaŭ 15 nov., C: Aliĝu antaŭ 15 dec.

Nivelo A B C
Bronza $792
Arĝenta $912
Ora $672 por ĉiu homo (2 homoj)
Aliĝkosto
(*Studento)

$150
($100*)
$200
($150*)
$250
($200*)

Infanoj malpli ol 16-jaraj, akompanataj de plenkreskulo, aliĝas senpage.

Financaj subvencioj por aŭstralianoj (ne inluzivante vojaĝ-kostojn) eblas.
Partopreno dum pli mallonga tempo, kaj/aŭ NE inkluzivante loĝadon, eblas.

Por kongresanoj kiuj ne tranoktos ĉe St Ann’s College:

Manĝo Kosto
Matenmanĝo $17
Tagmanĝo $15
Vespermanĝo (krom dimanĉo, 5 jan.) $22
Bankedo (vendredon, 10 jan.) $25

Bonvolu indiki en via aliĝretletero kiujn manĝojn (je kiuj tagoj) vi mendas.

Aliĝi

al info@esperanto.org.au.
RIMARKU: Se tiu retpoŝta butono ne funkcias, iru al la retpoŝt-ŝablona paĝo kaj sekvu la instrukciojn.

Pagi kaj donaci

Tri elektoj:
a. Kreditkarte per PayPal (vidu malsupren)
b. Ĝire al la bankkonto de AEA:
BSB: 063104; Konto-numero: 10477294; Priskribo: (Via familia nomo) Kongreso

Detaloj de pagoto – nur por internaciaj aliĝontoj:
Nomo: The Australian Esperanto Association Ltd
Adreso: GPO Box 2122, Melbourne, Victoria, 3001, Australia
Konto-numero (IBAN): 06310410477294
SWIFT-BIC-kodo de banko de pagoto: CTBAAU2S
Banko de pagoto/lando/urbo: Commonwealth Bank of Australia/Australia/Toowoomba
Respond-banko de banko de pagoto: Commonwealth Bank of Australia

c. Per ĉeko por:
“Melburno Esperanto AEA A/C” sendata al: Australian Esperanto Association C/- GPO Box 2122, Melbourne 3001


Pagu per kreditkarto tra PayPal:   

Nomo:

Retadreso:

Tuta kvanto (montru cendojn):


Konsultu je Sandor, se vi volas kontribui al la programo:
prezidanto@esperanto.org.au.