Galerio de Esperantistoj en Aŭstralio

Ĉu vi interesiĝas pri la aŭstralia Esperanto-movado, aparte ĝia historio? Ĉu vi konas – aŭ konis – gravan, menciindan esperantiston en ĉi tiu lando? (Eble vi fakte estas tia homo.) Se vi respondis jese, tiu libro, eldonita de AEA, estas por vi. Ĝi havas du ĉefajn partojn: La biografiojn en la unua parto kompilis, krom kelkaj esceptoj, Charles Stevenson. Li fosis pri la plejaj komencoj de Esperanto en Aŭstralio kaj sekvis la vivojn kaj agadojn de pioniroj kaj fruaj aktivuloj. […]