Galerio de Esperantistoj en Aŭstralio

Kovrilo de la libro 'Galerio de Esperantistoj en Aŭstralio'Ĉu vi interesiĝas pri la aŭstralia Esperanto-movado, aparte ĝia historio?

Ĉu vi konas – aŭ konis – gravan, menciindan esperantiston en ĉi tiu lando? (Eble vi fakte estas tia homo.)

Se vi respondis jese, tiu libro, eldonita de AEA, estas por vi.

Ĝi havas du ĉefajn partojn:

  • La biografiojn en la unua parto kompilis, krom kelkaj esceptoj, Charles Stevenson. Li fosis pri la plejaj komencoj de Esperanto en Aŭstralio kaj sekvis la vivojn kaj agadojn de pioniroj kaj fruaj aktivuloj. Oni trovos tie biografiojn de aktivuloj ankaŭ de la pli aktuala tempo, forpasintaj antaŭ oktobro 2021.
  • En la dua parto estas biografioj de aktivuloj vivantaj en la fino de la 20a kaj komenco de la 21a jarcento, kiujn vi eble konas persone, sed scias pri ili nur malmulte. Temas ĉefe pri aŭtobiografioj.

Ĝi estas nekonvencia biografiaro. Krom la faktaj informoj, ĝi celas montri la homan dimension de la unuopuloj: la ŝatokupojn, kelkajn personajn ecojn, iom pri la familio, interesajn okazaĵojn. Ĉe la samtempuloj vi foje trovos iliajn iom filozofiajn pensojn.

Ankaŭ inkluzivita estas aro da ĉiuj haveblaj grupfotoj de landaj kongresoj kaj somerkursaroj.

La libron kompilis Charles Stevenson kaj Katja Steele. Redaktado de Katja Steele. Teknika redaktado kaj paĝaranĝado de Joanne Johns.

Prezo: AUD $35.00 plus sendokosto
Por aĉeti ekzemplero(j)n, skribu al info@esperanto.org.au

Posted in Uncategorized and tagged .