Esperanto sub la Suda Kruco – nia revuo

     

La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio – kaj ankaŭ por la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio – estas Esperanto sub la Suda Kruco (ESK). Ĝi plenas de informoj pri lokaj esperantaj eventoj, la plej lastaj libraj recenzoj, interretaj sugestoj, ŝercoj, konkursoj, klarigoj por komencantoj, kaj multaj aliaj utilaj kaj interesaj novaĵoj.

Membroj de AEA ricevas ĉi tiun amuzan kaj informan revuon. Por informoj pri membriĝo al AEA, vidu nian membriĝan paĝon.

Pri sendado de artikoloj al ESK

Kontribuoj al Esperanto sub la Suda Kruco ĉiam estas bonvenaj ĉe esk@esperanto.org.au. Bonvolu inkluzivi alt-kvalitajn fotojn se eblas.

Aktuala numero

Numero 163, septembro 2026

Sama kaj malsama – Helen Palmer
UKaj spertoj – William Georgeson
Taglibro de mia japana vojaĝo – Alan Turvey
Ĉu tertremoj en Aŭstralio? – Katja Steele
Poeziangulo – Kerri Shying, tradukita de Kit Kelen
Aŭstraliaj plantoj – Terry Manley
Esperanto senkultura, tro eŭropeca? – Trevor Steele
Pri homoj kaj bestoj – Franciska Toubale
La knabino kun la longa hararo parto 10 – Catherine Gluck, tradukita de Terry Manley
Ornitorinko, ĉu timema aŭ kuraĝa? – Terry Manley
Historieto pri Naarm – Terry Manley
Niaj cerboj, niaj memoroj – Marumi Smith
El la regionoj – Petro Danzer (Kvinsl.), Jonathan Cooper, Terry Manley (NSK)

Pasintaj numeroj

The Australian Esperantist (La Aŭstralia Esperantisto) – dua serio

(Antaŭvenaĵo de ESK)

La Rondo

(Antaŭvenaĵo de The Australian Esperantist – dua serio)

La Informilo

(Antaŭvenaĵo de La Rondo)

The Australian Esperantist (La Aŭstralia Esperantisto) – unua serio

(Antaŭvenaĵo de La Informilo)