En 2023 AEA kuraĝigas Aŭstraliajn Esperantistojn partopreni en la KER-ekzamenoj. La KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) ekzamensistemo estis kreita por doni komunan bazon por la priskribo de niveloj de lingva kapableco, kaj faciligi la komparon de lingvaj kvalifikoj trans diversaj landoj kaj eduksistemoj. Oni povas ekzameniĝi je niveloj B1, B2 kaj C1, en skriba, parola aŭ ambaŭ partoj. Ĉi-jare la ekzamenoj okazos en junio (interrete) aŭ aŭgusto (fizike ĉe la Universala Kongreso en Torino). Por certigi ke tiuj en Aŭstralio havas […]
Kongreso 2023, Melburno
La aŭstralia kaj nov-zelanda kongreso kaj somerkursaro en 2023 okazis en Melburno, 6–15 januaro. (Por informo pri la kongreso en 2024, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo INTERNATIONAL HOUSE Melbourne University, 241 Royal Parade, Parkville, Vic 3052 Por esperantistoj kaj lernantoj La programo inkluzivis: Klasojn de Esperanto Vesperon de teatro kaj muziko Ekskursojn Prelegojn pri Esperanto kaj aliaj temoj Ludvesperon Jarkunvenon Elŝuti la Kongresan Libron (PDF 167 KB) – enhavantan la “plenan” programon. Partopreni virtuale Plejmulte da sesioj estis spekteblaj per […]
Galerio de Esperantistoj en Aŭstralio
Ĉu vi interesiĝas pri la aŭstralia Esperanto-movado, aparte ĝia historio? Ĉu vi konas – aŭ konis – gravan, menciindan esperantiston en ĉi tiu lando? (Eble vi fakte estas tia homo.) Se vi respondis jese, tiu libro, eldonita de AEA, estas por vi. Ĝi havas du ĉefajn partojn: La biografiojn en la unua parto kompilis, krom kelkaj esceptoj, Charles Stevenson. Li fosis pri la plejaj komencoj de Esperanto en Aŭstralio kaj sekvis la vivojn kaj agadojn de pioniroj kaj fruaj aktivuloj. […]
EventaServo por aŭstraliaj eventoj
Ĉu vi konas la retejon EventaServo? Ekzistas nun kurtvojo specife por eventoj en Aŭstralio: au.esperanto.events
Galerio de esperantistoj en Aŭstralio
Ĉi tiu paĝo enhavas fotojn de pasintaj aŭstraliaj kongresoj kaj somerkursaroj de la libro Galerio de Esperantistoj en Aŭstralio de Charles Stevenson kaj Katarina Steele. Dikigitaj nomoj signifas ke informo pri la homo aperas en la libro. Klaku la bildojn por vidi pli grandan version. Ĉu vi rekonas iujn en la subaj fotoj, kiuj ne estas listigitaj? Bonvole sendu retmesaĝon al sekretario@esperanto.org.au kaj ni kontrolos kaj aldonos la informon. En via mesaĝo, certigu ke vi mencias la kodon de la […]
Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes
Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) anoncas ekscitantan eventon por la aŭstralia E-movado: la lanĉo de Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes, libro de poezio en Esperanto kaj la angla, eldonita de AEA, kun la malfermo de art-ekspozicio de la verkisto, la fama aŭstralia poeto, Kit Kelen. Dimanĉon, la 27-an de novembro, 14:00–17:00 ĉe Shop-Gallery, 112 Glebe Point Road, Glebe, NSW Okazos du mallongaj lanĉ-paroladoj: • unu en la angla (de Jonathan Shaw), kaj • unu en Esperanto (de Jonathan Cooper, kiel vic-prezidanto de […]
Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2022
La 3an dimanĉon de ĉiu monato 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au > Prelegserio de 2021 Programo (Vidu nuntempan jaron.) 2022 18 Decembro 2022 Literatura Foiro fermas la centjaran jubileon de Literatura Mondo – Giorgio Silfer La fama kultura revuo Literatura Foiro kompletigis sian 53an jarkolekton, dum kiu kvin eseoj de Giorgio Silfer kaj unu de Carlo Minnaja (kunaŭtoroj de la impona Historio de la Esperanta […]
Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Virtuala Kongreso kaj Somerkursaro 2022
Kiam? 8–12 januaro 2022 Specife: inter sabato, la 8a de januaro, 11:00, kaj merkredo, la 12a de januaro, 21:00 Ĉiuj tempoj estas laŭ Sidnejo (UTC+11). Kiel? Rete, per Zoom Programo Vidu la plenan programon, kun ligiloj al filmetoj en YouTube. Kiom ĝi kostis? Membroj de AEA aŭ NZEA: senpage (tamen pri donacoj ni estis tre dankemaj) Ne-membroj: rekomendita donaco de AUD 75,00 por la tuta kongreso, aŭ po AUD 20,00 tage Somerkursaro Okazis formalaj klasoj (kun mondfama instruisto Alekso Miller) […]
Artikolo pri Marcel Leereveld (kaj Esperanto) en la gazeto “The Age”
Ĵurnalisto Carolyn Webb verkis interesan artikolon en la melburna gazeto The Age, pri Marcel Leereveld, kiu 104-jariĝos sabaton, la 4an de decembro. Jen du eltriaĵoj: He writes weekly articles, on computer, for an Esperanto magazine. He is an opera fan and a keen gardener. He was born in Amsterdam in 1917, and Esperanto has been a passion since 1934, when his grandfather, who believed it would be better for world peace if everyone spoke the same language, ordered him to […]
Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2021
La 3an dimanĉon de ĉiu monato 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+11) – Rimarku, Sidnejo nun sekvas somertempon Programo (Estontaj sesioj anonciĝos.) Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au Antaŭaj sesioj 19 Decembro 2021 Efike prelegi – Jonathan Cooper (Aŭstralio) Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al la mondo potencan ilon. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste one aŭdis la esprimon “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, […]
