Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes

Kovrilo de Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes + portreto de Kit Kelen

Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes, Christopher (Kit) Kelen

Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA)
anoncas ekscitantan eventon por la aŭstralia E-movado:
la lanĉo de Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes,
libro de poezio en Esperanto kaj la angla, eldonita de AEA,
kun la malfermo de art-ekspozicio de la verkisto, la fama aŭstralia poeto, Kit Kelen.

Dimanĉon, la 27-an de novembro, 14:00–17:00
ĉe Shop-Gallery, 112 Glebe Point Road, Glebe, NSW

Okazos du mallongaj lanĉ-paroladoj:
• unu en la angla (de Jonathan Shaw), kaj
• unu en Esperanto (de Jonathan Cooper, kiel vic-prezidanto de AEA).

La poemaro kaj art-ekspozicio kunigas vortojn kaj bildojn, en abstrakta meditado pri la situacio de rifuĝintoj en la hodiaŭa mondo. “Rompitaj labirintoj” estas tio, kion la azilpetanto devas navigi por trovi novan hejmon en nekonata loko.

Christopher (Kit) Kelen verkis volumojn de poezio, kiuj eldoniĝis en dek lingvoj krom la angla. Ĉiu libro estas unike kreita, kun tradukisto aŭ tradukistoj, por specifa publiko. Rompitaj Labirintoj / Bung mazes havas specialan signifon en la verkaro de Kit, ĉar ĝi estas la unua libro, kiun li mem verkis en lingvo alia ol la angla.

Posted in Nekategoriita.